Alera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alera
populacia kerno
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 19′ N, 1° 21′ U (mapo)42.30835-1.35356Koordinatoj: 42° 19′ N, 1° 21′ U (mapo) [+]
Alto 410 m [+]
Alera (Provinco Zaragozo)
Alera (Provinco Zaragozo)
DEC
Alera
Alera
Situo de Alera
Alera (Hispanio)
Alera (Hispanio)
DEC
Alera
Alera
Situo de Alera

Map

vdr

Alera estas distrikto de la municipo Sádaba, en la nordokcidento de la komarko Cinco Villas, en la provinco Zaragozo, de la regiono Aragono, en Hispanio. [1]

La placo estas en la centro de la urbo kaj tie estas la paroka preĝejo.

Ĝi estas je distanco de 100 km de Zaragozo, situante je altitudo de 387 m. En 1991 ĝi havis populacion de 207 loĝantoj. [2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Alera estas koloniiga urbeto kreita en 1957, kvankam ĝi ne komencis esti loĝata ĝis 1965 de 86 homoj el Layana, Uncastillo, Luesia kaj Sádaba.

Ĉi tiu urbeto apartenas al municipo Sádaba, de kiu ĝi dependas administracie. La arkitekto José Borobio faris la projekton de la nova koloniiga urbeto. [3]

En 2014, Alera havis proksimume 200 loĝantojn, cifero triobligata dumsomere danke al turismo de gefiloj de la urbeto, kiuj elmigris ĉefe al Zaragozo, Pamplono kaj Donostio, kaj ankaŭ al familia turismo el Eŭskio, pro ĝia proksimeco kun Donostio. [4]

Ekipaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Distraj sociaj ejoj kiuj funkcias ankaŭ kiel drinkejo. [5]
  • Vendejo
  • Sportkomplekso kiu enhavas polmoludejon kun naĝejoj, tenisejo kaj futbalkampo.

Ĉefaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la paroĥa preĝejo de Santa María troviĝas skulptaĵo de la patrono de la urbo: Sankta Isidro, al kiu oni omaĝas ĉiun 15-an de majo en procesio tra la ĉefaj stratoj de la urbo. [6]

Estas menciinde[redakti | redakti fonton]

La Sporta Klubo Alera, estas la futbalteamo kaj la nura federacia sporta klubo en la urbo. Ĝi ludas en la dua kategorio en la aragona regiono. [7]

Festoj[redakti | redakti fonton]

La festoj de la urbo estas la 15-a de majo, en honoro de ĝia patrono San Isidro Labrador (Sankta Isidro Kamparano), kaj dum ili, la ĉefaj aranĝoj estas okazigitaj, kiel la kuradoj kun bovidinoj, la ronda taŭro, dancoj, koncertoj, popularaj tagmanĝoj kaj vespermanĝoj, kaj ankaŭ infanludoj por la etuloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]