Alexandra Furnea
Alexandra FURNEA (naskiĝinta la 10-an de aprilo 1988) estas rumana verkistino, ĵurnalistino kaj sociala aktivulino.
Ŝi frekventis la fakultaton pri literaturo de la altlernejo Petru Maior je Târgu Mureș kaj magistriĝis pri uson-anglaj studoj ĉe la Bukareŝta universitato. Inter 2011 kaj 2020 estis ŝi redaktoro de la muzikrevuo Maximum Rock Magazin.[1] Verkas ŝi poeziaĵojn, prozaĵojn kaj artikolojn pri subgrundaj medioj, ekz. je blogo sia.
Ŝi mem postvivis, serioze vundita, incendion en la nokta kaj muzika klubejo Clubul Colectiv en la rumana ĉefurbo, en oktobro 2015. Pri tio verkis ŝi furorlibron Jurnalul lui 66. Noaptea în care am ars.[2] Traduko germanlingva Das Tagebuch der 66 prezentiĝis en la 19.10.2024 ĉe la Frankfurta librofoiro fare de la tradukisto Peter Groth mem. Doru Căstăian, profesoro bukareŝta, rimarkis ke ĝis tiam li literature ne renkontis iun pli konvinkan priskribon de fizika kaj morala inferoj. Kaj ke temas eĉ pri historia dokumento legota de ĉiuj rumanoj, samkvalita al verkoj de Jevgenija Ginzburg aŭ Primo Levi.[3]
Tiu katastrofo provokis i.a. la abdikon de la kabineto de Victor Ponta en novembro 2015.[4]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Keno Verseck: "Staatsanwaltschaft ermittelt wegen vorsätzlicher Tötung" - ĉe: Der Spiegel, 31.10.2015 (pri la fajro-katastrofo en aŭtuno 2015)
- Furnea apud Instagram
- blogo de Furnea rumane
- "Alexandra Furnea’s diary" - taglibro interreta de Furnea angle
- Mărturia dureroasă a unei supraviețuitoare din Colectiv: 4 ani, dar noi continuăm să ardem" (Furnea en fejsbuka komento kvar jarojn post la katastrofo) - ĉe: mediafax.ro, 30.10.2019 rumane
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ ekz. "Cum să inveți ego-ul artistic să fie subversiv. Lecție de Andrei Hațegan/The Amsterdams" - ĉe: maximumrock.ro, 19.12.2014
- ↑ libroprezento ĉe la eldonejo Humanitas
- ↑ etprezento de la traduko germanlingven
- ↑ "Rumäniens Regierung tritt zurück" - ĉe: Der Spiegel, 4.11.2015