Alfonso la 9-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alfonso la 9-aAlfonso la 9-a de Leono[1] (Zamora, 15a de aŭgusto de 1171 - Sarria, 24a de septembro de 1230) estis Reĝo de Leono[2] ekde la 21a de januaro de 1188 ĝis sia morto.

Li estis filo de Fernando la 2-a de Leono kaj la Infantino Urraca de Portugalio, suferis malfacilaĵojn por akiri la povon pro la kosnpiroj de sia duonpatrino Urraca López de Haro, kiu intencis entronigi sian propran filon, la infanton Sanĉon. Laŭlonge de sia regado li suferis multnombrajn konfliktojn kaj disŝtrecojn kun sia kuzo Alfonso la 8-a de Kastilio. Pro tio li ne partoprenis en la fama Batalo de las Navas de Tolosa, spite kio li vigle agadis en la reconquista, rekuperante por la kristanoj la urbojn de Cáceres, Mérida kaj Badajoz en la nuna regiono de Ekstremaduro.

Li edziĝis al Berenguela de Castilla, el kiu naskiĝis la infanto Fernando. Post la nuligo de la geedziĝo Berenguela kunportis sian filon al sia naskiĝregno kaj sukcesis konverti lin en reĝo de Kastilio post la morto de Henriko la 1-a en 1217. Pro tio patro kaj filo distanciĝis kaj eble pro tio la malŝato de Alfonso la 9-a al kastilianoj lasigis lin la regnon en manoj de Sanĉa kaj Dulce, la filinoj kiujn li havis kun sia unua edzino, Teresa de Portugalio, anstataŭ en la manoj de la plej aĝa filo, kiel estis kutimo. Tamen la patrino de Fernando negocis kun Teresa de Portugalio porvivan pension al Sanĉa kaj Dulce, kontraŭ iliaj rajtoj, kaj Fernando -kiu estis minacinta la duonfratinojn per atako- sukcedis sian patron kiel reĝo de Leono, unuiganta ambaŭ kronojn per la tiel nomata Pakto de Benavente".

Notoj

  1. Laŭ la kronologio de reĝoj de la Regno de Leono, li devus esti Alfonso la 8-a, sed, historie oni konis lin kiel la 9-a por "unuigi" la kronologiojn de la regnoj Leono kaj de Kastilio (en Kastilio reĝis tiam Alfonso la 8-a). Tamen lia nepo Alfonso la 10-a konfirmis esti "Alfonso la 9-a"
  2. La kompleta titolo estis tiam Rex Legionis et Gallecie (Reĝo de Leono kaj Galegio). Iam li uzis ankaŭ la titolon Rex Asturianum (Reĝo de asturianoj)