Sarria estas komunumo en Provinco Lugo, en la aŭtonoma regiono Galegio, Hispanio. Ĝi estas tre populara startejo por la lastaj 100 km de la Vojo de Sankta Jakobo. Ĝi estas ĉefurbo de komarko kaj de jura distrikto. La municipa ĉefurbo estas je 31 km sude de la provinca ĉefurbo Lugo.
Totale en la municipo estas ĝis 20 preĝejoj de romanika arkitekturo, krom multaj aliaj vidindaĵoj, ĉefe atestiloj de historia pasinteco.
Sarria per individua motora trafiko konektigas al pluraj aŭtovojoj, kaj kompreneble ankaŭ havas viglan fervojan stacidomon kun multaj naciaj kaj internaciaj trajnkonektoj. Krome la urbo estas parto interalie de la longdistanca biciklada vojo EuroVelo 3, nomata Pilgrima vojo, internacia eŭropa vojo nur por bicikloj kaj aliaj senmotoraj veturiloj (precipe vicradaj glitiloj), kiu longas entute 5 122 kilometrojn kaj vojas en la eŭropaj ŝtatoj Norvegio, Svedio, Danio, Germanio, Belgio, Francio kaj Hispanio.