Alipatra zorgado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Makako kun junulo en Tanzanio.

Alipatra zorgado estas termino uzita por klasi ajnan formon de gepatra prizorgado provizita de individuo al infano kiu ne estas ties rekta ido. Ĉi tiuj ofte estas ofte menciataj kiel "neposteulaj" idoj, eĉ kvankam genepoj povas esti inter ili.[1] Inter homoj, aligepatrado estas ofte farata de geavoj kaj pli maturaj samfamilianoj. Individuoj provizantaj ĉi tiun prizorgon estas menciataj uzante la neŭtralan terminon de alipatro (aŭ "helpanto").[1]

Aligepatra zorgado enhavas diversan aron de gepatraj sistemoj trans aro de bestaj grupoj kaj sociaj strukturoj. La aliparenco–ido interrilato povas esti reciproka aŭ parazita, kaj inter aŭ ene de specio. Kunlabora bredado, komuna idara prizorgo, reciproka aliflegado, idara paraziteco kaj kokriteco reprezentas situaciojn en kiu aligepatrado ludas rolon.

Aligepatrado estas formo de gepatrado kiu ne estas ofte trovita en la sovaĝa naturo.[2] Tiu tipo de prizorgo postulas kelkajn kostojn, inkluzivantaj tempo- kaj energiŝparon por zorgi pri nepropra idaro kun neniuj rektaj utiloj de ĝi. Tamen ĉi tiu formo de gepatra zorgado estas vidita ofte inter homoj. Kvankam, ĝi ne estas tiel populara inter aliaj specioj. Aligepatrado estas malofta okazaĵo inter klasoj de bestoj kiel birdoj kaj mamuloj, kun nura 3% el mamuloj elmontrantaj ĉi tiun gepatradan stilon, sed tio ĉi ne signifas, ke ĝi ne okazas.[2] En aligepatradaj specioj, vidiĝis ke ido kreskas pli rapide kaj ofte memstariĝis pli frue.

Konduto[redakti | redakti fonton]

La konduto de aligepatra prizorgado estas pli malpli sama ene de specio. La termino flegado estas ofte uzita kiel maniero priskribi kiel ĉi-gepatrada stilo funkcias.[3] Ĉe homoj, aligepatrado estas vidita abunde kaj ĝi plejparte priskribiĝas per ĉi-termino. Aliaj gepatroj kaj homoj rigardas malproprajn idojn kaj prizorgas ilin dum la faktaj gepatroj estas okupataj.[2][4] Tio ĉi estas vidita ankaŭ en kaĉalotoj. Permesi la patrinon subakviĝi por arigi manĝaĵojn kaj rimedojn, dum la kaĉalotoj en sia socia grupo arigas subakviĝojn, ebligas, ke la ido estu ĉiam kontrolita de almenaŭ unu kaĉaloto.[3] Ankaŭ Superbaj lamprotornoj montras tian konduton. Ilia grupo travivanta okazaĵojn okazigas multajn parencojn en la ida vivo. La patrino kaj patro povas provizi la varmon kaj gardon por la nesto dum estas la reto de aliaj superbaj lamprotornoj kiuj superrigardas kaj prizorgas la idon.[5] Ĉi tiuj kondutoj permesas al la gepatroj havi pli da libereco sciante, ke la ido estas prizorgita. Aligepatroj zorgas ĝin mem enhavas certajn kondutojn de la individuoj partoprenantaj en ĉi tiu prizorgo. En homoj kaj ĉimpanzoj, tio ĉi povas signifi zorgi, kunpromeni, purigi kaj fizike kontakti la idon.[2][4][6] Ĉe aliaj bestoj kiel balenoj, birdoj kaj indianaj terhundoj ĉi tiuj kondutoj povas esti nutrado (manĝigado), regurgitado de manĝaĵo, varmigo kaj gardado.[3][5][7][8] Ĉe maraj leonoj, kondutoj kiel aliflegado povas esti viditaj.[9] Konduto estas la centro de aligepatrado, ĉar sen gepatra prizorgo, multaj idoj ne supervivus.

Utiloj[redakti | redakti fonton]

Al la aligepatro[redakti | redakti fonton]

Utiloj akiritaj de la aligapatrado dependas de la formo de aligepatra prizorgo, sed jenas:

  • Nerekta prepariteco akirita per vida selektado.
  • Gepatra sperto: akirita gepatra sperto tra 'flegado' povas pliprobabligi ke la estonta propra ido supervivos.
  • Plialtiĝo en socia rango.
  • Kroma reprodukta ŝanco ĉe kunuloj.
  • Protekto de atako dum kunlabora reproduktado aŭ komuna idarprizorgado.
  • 'Agonia protektado': individuoj povas uzi idon kiel protektilon dum agresaj interagoj.
  • Akiro de hejma teritorio pro kunlabora reproduktado.
  • Plialtigita supervivo de ido dum komuna idara prizorgo.

Al la ido[redakti | redakti fonton]

Idoj de nigradorsa ŝakalo dum ludado.

En preskaŭ ĉiuj formoj de aligepatrado, la ido ricevas entutan preparitecon de la provizita prizorgado. En kunlabora reproduktado aŭ komuna idara prizorgo, la ĉeesto de 'helpantoj' ĉe la nesto kutime pliigos la idan supervivan probablon. Tio ĉi estis observita en granda kiomo da specioj.

Kostoj[redakti | redakti fonton]

Al la ido[redakti | redakti fonton]

Al la aligepatro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 [1]
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 [2]
  3. 3,0 3,1 3,2 [3] volumo=38 ISSN = 1432-0762
  4. 4,0 4,1 “{{{Titolo}}}” 77. Kenkel, M (2017). "The neurobiological causes and effects of alloparenting". Developmental Neurobiology. 77 (2): 214–232. doi:10.1002/dneu.22465.PMC 5768312. PMID 27804277.
  5. 5,0 5,1 “{{{Titolo}}}” 195. 
  6. “{{{Titolo}}}” (en) 4. 
  7. {{{Titolo}}}” (en) 33. 
  8. {{{Titolo}}}” (en) 32. 
  9. {{{Titolo}}}” (en) 25.