Nacia Parko Losinij Ostrov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alka Insulo)
Nacia Parko Losinij Ostrov
nacia parko • protektata areo de Rusio [+]

Koordinatoj55° 51′ 49″ N, 37° 46′ 39″ O (mapo)55.8636111137.7775Koordinatoj: 55° 51′ 49″ N, 37° 46′ 39″ O (mapo)
Areo116,215 km² (11 622 ha) [+]

Nacia Parko Losinij Ostrov (Moskvo)
Nacia Parko Losinij Ostrov (Moskvo)
DEC
Nacia Parko Losinij Ostrov
Nacia Parko Losinij Ostrov
Lokigo de Moskvo en Rusio
Map
Nacia Parko Losinij Ostrov

Vikimedia Komunejo:  Losiny Ostrov National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Nacia Parko Losinij Ostrov (en rusa: Национальный парк "Лосиный Остров", Alka Insulo)[1]​ estas la unua nacia parko de Rusio. Ĝi estas en la urbo Moskvo, en la samnoma regiono, kaj estas konsiderata la plej granda arbaro en urbo tiom granda.

La arbara areo de la Nacia Parko Lossinij Ostrov kovras areon de nun pli ol 120 kvadrataj kilometroj. En 2001, antaŭ ampleksigo, estis 116,21 kvadrataj kilometroj (11 621 hektaroj), el kiuj arbaro okupas ĉirkaŭ 96,04 km² (83% entute), kaj el kiuj 30,77 km² (27%) estas ene de la limoj de la urbo de Moskvo. Ĝi etendiĝas de la loĝkvartaloj de la Orienta kaj la Nord-Orienta administra arondismento de Moskvo multe preter la urbolimoj en la direkto de Mitiŝĉi kaj Korolov. Ĝuste kie la nacia parko transiras la urbolimojn de Moskvo, ĝi estas tranĉita de la Moskva ĉirkaŭiganta aŭtovojo (MKAD). La nacia parko konsistas el ĉirkaŭ 85 elcentaj arbaraj areoj, la resto estas dividita en akvaj areoj (du procentoj), marĉaj areoj (kvin procentoj) kaj rezervaj areoj por ebla ekspansio de la nacia parko. Ĉirkaŭ triono de la totala areo de la parko situas en la Moskva urboregiono, la resto apartenas al la Moskva provinco.

La oficiala retejo de la parko anoncas registradon de 44 specioj de mamuloj, 170 de birdoj, 9 de amfibioj, 5 de reptilioj kaj 19 de fiŝoj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]