Nacia Parko Losinij Ostrov
Nacia Parko Losinij Ostrov | |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Koordinatoj | 55°51′49″N 37°46′39″E |
Nacia Parko Losinij Ostrov (en rusa: Национальный парк "Лосиный Остров", Alka Insulo)[1] estas la unua nacia parko de Rusio. Ĝi estas en la urbo Moskvo, en la samnoma regiono, kaj estas konsiderata la plej granda arbaro en urbo tiom granda.
La totala areo de la nacia parko en 2001 estis de 116,21 kvadrataj kilometroj, (11,621 hektaroj). La arbaro okupas ĉirkaŭ 96,04 km² (83% de la totalo), el kiuj 30,77 km² (27%) estas ene de la limoj de la urbo de Moskvo.
Aliaj terenoj en la parko estas 1,69 km² (2%) de akvejoj kaj 5,74 km² de marĉoj. Aldonaj 66,45 km² estas rezervatai por la ampleksigo de la parko. La oficiala retejo de la parko anoncas registradon de 44 specioj de mamuloj, 170 de birdoj, 9 de amfibioj, 5 de reptilioj kaj 19 de fiŝoj.[1]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 Nacia Parko Losinij Ostrov en rusa