Alkovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alkovo kun lito

Alkovo estas relative granda niĉo en dormĉambra muro por lito, iufoje fermebla per kurteno aŭ pordo.

Laŭ Francisko Azorín ĝi estas Enĉambra apartaĵo por lito, foje izolebla per vitraĵpordoj aŭ kurtenoj."[1]

Alkovo aperis en romanikaj konstruaĵoj pro malsama diko de muroj. Mezepoke oni uzis alkovon por interna ŝtuparo aŭ por ĉambro, kie oni metis liton (tiuokaze alkovo estis alternativo al baldakeno). Aparte luksan dekoracion alkovoj akiris dum la rokoko-periodo. Iom post iom alkovoj transformiĝis en buduarojn.

La vorto devenas de la araba al-qubba (la kupolo, la ĉambreto).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 11.