Bedretto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el All'Acqua)
Bedretto
Blazono de Bedretto
Blazono de Bedretto
Blazono de Bedretto
Valo de Bedretto
Valo de Bedretto
Valo de Bedretto
Kantono Tiĉino
Distrikto Leventina
Komunumaro Airolo
Koordinatoj  46° 30′ 25″ N 8° 30′ 47″ O / 46.50694 °N, 8.51306 °O / 46.50694; 8.51306 (mapo)Koordinatoj: 46° 30′ 25″ N 8° 30′ 47″ O / 46.50694 °N, 8.51306 °O / 46.50694; 8.51306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 70
Areo 75,23 km²
Alteco 1402 m super marnivelo
Poŝtkodo 6781
Komunumkodo 5063
Mapo de Bedretto
Mapo de Bedretto
Mapo de Bedretto

Bedretto estas komunumo de la Komunumaro Airolo kaj la Distrikto Leventina en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 70 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011. Ĉefloko de la komunumo estas Villa Bedretto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bedretto situas en la Valo de Bedretto, tra kiu kondukas la vojo de Airolo al Nufenen-Pasejo. La komunumo konsistas el la vilaĝetoj Ossasco, Villa Bedretto, Ronco Bedretto kaj All'Acqua. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 75,23 km², de kiuj 12,7% estas kovritaj de arbaro, 26,1% servas por agrikulturo kaj 1,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bedretto limas en nordo al Realp (UR), en oriento al Airolo, en sudoriento al Lavizzara, en sudo al Cevio, en sudokcidento al Formazza (VB, Italio), kaj en okcidento al Obergoms (VS).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Bedretto pasas la kantona ĉefvojo n-ro 413 de Airolo trans Nufenen-Pasejo al Oberwald en Kantono Valezo. Per la poŝtaŭtolinio al Airolo la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Dum la someraj monatoj de la 15-a de junio ĝis la 6-a de oktobro ankaŭ ekzistas poŝtaŭtolinio trans Nuefenen-Pasejo al Oberwald en Valezo. Ekzistis projekto por fervojlinio de Bedretto al Valezo kun konekto al la Furko-Tunelo, tiu projekto tamen neniam realiĝis, tial dum la vintraj monatoj la komunumo ofte estas komplete tranĉita de la cetera mondo. Dum la konstruo de la Furkotunelo estis konstruita labortunelo, la tiel nomita Bedretto-Fenestro kun longeco de 5100 m de Ronco Bedretto ĝis al la tubo de la Furkotunelo. La ideo estis, ke per tia helptunelo povus rapidiĝi la konstrulaboroj kaj malaltiĝi la kostoj. La efiko estis malo kaj ankaŭ la ideo, tiun helptunelon poste utiligi kiel rekta konekto de Tiĉino al Valezo pro la tro altaj kostoj fiaskis.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bedretto datiĝas el la jaro 1210 kiel Bedoledo. Bedretto jam dum mezepoko estis menciita kiel aparta komunumo. Ĝis komence de la 20-a jarcento la alpaj pasejvojoj, kiuj kondukas de Bedretto al Italio kaj al Valezo konsistis nur el piedpadoj. La trafika situacio pliboniĝis, kiam en la jaro 1924 estis malfermita veturebla vojo al Airolo, kiu en la jaro 1964 estis longigita trans Nufenen-Pasejo al Oberwald. Pro la malbona trafika situo granda parto de la junuloj dum la lastaj jardekoj forlasis la komunumon, tiel ke hodiaŭ granda parto de la loĝantaro estas super 65-jara. Dum la someraj monatoj Bedretto tamen estas ŝatata turisma loko.[3]


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]