Dalpe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dalpe
Blazono de Dalpe
Blazono de Dalpe
Blazono de Dalpe
Valo Leventina, Dalpe videblas dekstre en la bildo sur la teraso
Valo Leventina, Dalpe videblas dekstre en la bildo sur la teraso
Valo Leventina ĉe Faido
Dalpe videblas dekstre en la bildo sur la teraso
Kantono Tiĉino
Distrikto Leventina
Komunumaro Quinto
Koordinatoj  46° 28′ 21″ N 8° 46′ 28″ O / 46.47250 °N, 8.77444 °O / 46.47250; 8.77444 (mapo)Koordinatoj: 46° 28′ 21″ N 8° 46′ 28″ O / 46.47250 °N, 8.77444 °O / 46.47250; 8.77444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 172
Areo 14,52 km²
Alteco 1192 m super marnivelo
Poŝtkodo 6774
Komunumkodo 5071
Mapo de Dalpe
Mapo de Dalpe
Mapo de Dalpe

Dalpe estas komunumo de la Komunumaro Quinto kaj la Distrikto Leventina en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 172 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dalpe situas en la Valo Piumongna, flanka valo en sudo de la supra Leventina, proksimume 25 kilometrojn norde de Belinzono sur altebenaĵo ĉe la okcidenta flanko de la Valo Leventina. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Dalpe kaj Cornone, kaj la setlejoj Buzza, Cleuro di Prato kaj Vidresch[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,52 km², de kiuj 43,3% estas kovritaj de arbaro, 20,9% servas por agrikulturo kaj 2,1% por setlado. Proksimume triono de la komunuma teritorio konsistas el altmontara dezerto.[2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Dalpe limas en nordo al Prato (Leventina), en oriento kaj sudo al Faido, kaj en okcidento al Lavizarra.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Dalpe situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj ja de ĉiuj trafikvojoj entute. Al Dalpe kondukas nur mallarĝa flanka vojo de Ambri tra Prato (Leventina). Pere de poŝtaŭtolinio al Faido respektive al Airolo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Dalpe datiĝas el la jaro 1217 kiel Albe. En Dalpe estis trovita malgranda tombokampe de la Glasecca-Kulturo el la 5-a jarcento antaŭ Kristo. En la 14-a jarcento la vojo al la Gotardo-Pasejo pasis de Faido tra Corone al Parto (Leventina). La unua mencio de la preĝejo de Dalpe datiĝas el la jaro 1338, dum la preĝejo de Cornone datiĝas el la 15-a jarcento. En la jaro 1640 Dalpe disiĝis de la Paroĥo Parto. La hodiaŭa pastra preĝejo de la Sanktuloj Karlo kaj Bernardo datiĝas el la jaro 1661. En la jaro 1866 Dalpe ankaŭ politike disiĝis de Parto kaj fariĝis memstara komunumo. Pro formigrado ĉefe al Francio en la 2-a duono de la 19-a jarcento la loĝantaro de Dalpe kiel en multaj aliaj tiĉinaj vilaĝo forte malkreskis. Nur en la 1950-aj jaroj tiu tendenco ŝanĝiĝis pro kreo de konstruofirmao kaj konstruo de turismaj loĝejoj.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]