Quinto TI

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ambri)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Quinto
Quinto
Blazono de Quinto
Blazono de Quinto
Blazono de Quinto
Quinto
Quinto
Quinto
Kantono Tiĉino
Distrikto Leventina
Komunumaro Quinto
Koordinatoj  46° 31′ 8″ N 8° 42′ 18″ O / 46.51889 °N, 8.70500 °O / 46.51889; 8.70500 (mapo)Koordinatoj: 46° 31′ 8″ N 8° 42′ 18″ O / 46.51889 °N, 8.70500 °O / 46.51889; 8.70500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1002
Areo 75,20 km²
Alteco 1011 m super marnivelo
Poŝtkodo 6777
Komunumkodo 5079
Mapo de Quinto
Mapo de Quinto
Mapo de Quinto

Quinto estas komunumo de la Komunumaro Quinto kaj la Distrikto Leventina en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1002 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Quinto situas en la Valo Leventina ambaŭflanke de la rivero Tiĉino. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Ambri kaj Piotta en la valo okcidente de la rivero, kie nuntempe vivas la plej granda parto de la loĝantaro, kaj la vilaĝoj Altanca, Ronco, Deggio, San Martino, Catto kaj Lurengo kiuj situas oriente supre de la valfundo laŭlonge de la malnova gotarda vojo, kaj la ĉefloko Quinto ĉe la deklivo inter la valfundo kaj la malnova gotarda vojo oriente de la rivero, kaj Varenzo en nordo de la komunumo en la valfundo oriente de la rivero.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 75,20 km², de kiuj 25,8% estas kovritaj de arbaro, 33,9% servas por agrikulturo kaj 2,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Quinto limas en nordo al Tujetsch (GR), Medel (Lukomagno) (GR), en nordoriento al Blenio, en oriento al Faido, en sudo al Prato (Leventina), en sudokcidento al Lavizzara, kaj en okcidento al Airolo.

Sporto[redakti | redakti fonton]

La komunumo Quinto estas konata pro la glacihoketeamo Ambri-Piotta, kiu ludas en la Nacia Hokejligo A kaj jam plurfoje estis svisa hokejĉampino.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Quinto pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2, la svisa aŭtovojo A2 kaj la grava gotarda linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj. En la vilaĝo Ambri situas flughaveno de la Svisa Armeo. La stacidomoj Ambri kaj Piotta situas en la valo. La vilaĝoj ĉe la malnova gotarda vojo estas konektita al la publika transportreto pere de poŝtaŭtolinio de Quinto al Airolo. En la valo situas la armea flughaveno de Ambri-Piotta. Nuntempe ĝi servas kiel civila aerodromo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Quinto datiĝas el la jaro 1227 kiel Quinto, ĉar ĝi tiam estis de nordo la kvina vilaĝo sude de Gotardo. Dum mezepoko ĝis al la frua novepoko la vilaĝanoj de Quinto vivis ĉefe de alpopaŝtado. Kiam en la jaro 1882 estis konstruita la gotarda fervojo kaj sekigita la marĉo en la valfundo estiĝis la valaj setlejoj Ambri kaj Piotta kun industrio. En 1920 estis konstruita la baraĵlago de Ritom kun elektrocentralo en la valo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]