Almenara de Adaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Almenara de Adaja
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47419
Demografio
Loĝantaro 23  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 13′ N, 4° 41′ U (mapo)41.213611111111-4.6769444444444Koordinatoj: 41° 13′ N, 4° 41′ U (mapo) [+]
Alto 773 m [+]
Areo 17,16 km² (1 716 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Almenara de Adaja (Provinco Valadolido)
Almenara de Adaja (Provinco Valadolido)
DEC
Almenara de Adaja
Almenara de Adaja
Situo de Almenara de Adaja
Almenara de Adaja (Hispanio)
Almenara de Adaja (Hispanio)
DEC
Almenara de Adaja
Almenara de Adaja
Situo de Almenara de Adaja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Almenara de Adaja [+]
vdr

Almenara de Adaja [almeNAra deaDAĥa] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco. Almenara de Adaja estas komprenebla etimologie kiel Gvatoturo de Adaja, alude al la rivero Adaja. Almenara devenas el araba المنارة (al-manāra), «la gvatoturo».[1]​ Fakte la turo de la preĝejo aspektas gvatoturo pli ol sonorilturo.

Almenara de Adaja en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 17,16 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 23 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ 200 el la 1900-aj jaroj.

Ĝi distas 52 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Olmedo, Bocigas, Fuente-Olmedo, Ataquines, Fuente de Santa Cruz kaj Puras. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trafluata de la rivero Adaja survoje al Doŭro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas grava arkeologia kuŝejo kunhavata kun la najbara Puras en kiu oni studas restaĵojn de romia vilao.

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo.

Almenara de Adaja en la provinco Valadolido.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Asín Palacios, Miguel (1940). Contribución a la toponimia árabe de España. Madrid: Consejo Superior de Investigaciones Científicas. p. 68.