Alvito (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Alvito kaj Alvito (stacidomo).
Alvito
municipo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7920
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 504  (2011) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 15′ N, 7° 59′ U (mapo)38.25-7.9833333333333Koordinatoj: 38° 15′ N, 7° 59′ U (mapo) [+]
Alto 146 m [+]
Areo 264,85 km² (26 485 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Alvito (Portugalio)
Alvito (Portugalio)
DEC
Alvito
Alvito
Situo de Alvito

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alvito (Portugal) [+]
vdr

Alvito estas portugala urbeto kaj municipo apartenanta al distrikto Beja, regiono Alentejo, kun ĉirkaŭ 2 280 loĝantoj (2021).

Ĝi estas subdividita en du fregezioj. La municipo limas en la nordo kun la municipo Viana do Alentejo, en la oriento kun Cuba, en la sudo kaj okcidento kun Ferreira do Alentejo kaj en la okcidento kun Alcácer do Sal.

La sidejo estas en la loĝloko Alvito, kiu havas ĉirkaŭ 1 196 loĝantojn (2021), nome en la samnoma freguesia Alvito. La loknomo Alvito devenas el Olivetto, kiu signifas olivarbaro, kion konfirmas la abundo de jarmilaj olivarboj en la municipo.

Freguesias[redakti | redakti fonton]

Kastelo kaj pilorio de Alvito.
  • Alvito
  • Vila Nova da Baronia

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj eĉ el Neolitiko kaj ĉefe poste de la epoko de la Romia Imperio. Poste ŝajne okazis loĝigo fare de visigotoj ĝis la epoko de Al Andalus, kaj ĝis la rekonkero fare de kristanoj en 1234. En la 13-a jarcento okazis reloĝigo kaj konstruadon de la preĝejo. Fine de la jarcento la teritorio apartenis al la ordeno de Triunuanoj. Poste la dominado estis en manoj de la familio Lobo.

Vila Nova da Baronia estis el tiu epoko tute sendependa municipo kun propra pilorio, kiel atestilo de la aŭtonomeco.

En la 18a jarcento okazis dekadenco kaj en 1836 Vila Nova da Baronia iĝis freguesia de Alvito. En 1864, startis servo de fervojo, pro la malfermo de linio inter Vendas Novas kaj Beja. Iom poste oni konstruis lernejon Conde de Ferreira. Tamen la municipo estis nuligita inter 1896 kaj 1898. La dekadenco pluis laŭlonge de la 20-a jarcento, spite al plibonigoj, kiel konstruado de inlernejo, forta produktado de agrikulturo kaj brutobredado, konstruado de municipa bazaro, akvobaraĵo, hotelo en la kastelo, biblioteko ktp.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo, muzeo, preĝejoj, konventoj, pilorioj

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]