Amália Szákfy-Szabó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amália Szákfy-Szabó
Persona informo
Naskonomo Szabó Amália
Naskiĝo 15-an de marto 1830 (1830-03-15)
en Arad
Morto 3-an de decembro 1901 (1901-12-03) (71-jaraĝa)
en Debrecen
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Miklós FelekyVilmos Foltényi
Infano Feleki József
Okupo
Okupo aktoro
vdr

SZÁKFY-SZABÓ Amália (sa:kfi-sabo:) estis hungara aktorino naskita en Arado la 15-an de marto 1830 kaj mortinta en Debrecen la 3-an de decembro en 1901. Ŝia edukpatro estis József Szákfy, ŝiaj edzoj estis Miklós Feleky kaj Vilmos Foltényi.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Szákfy-Szabó jam de 1837 ludis malgrandajn rolojn, en la fino de la 30-aj jaroj ŝi estis en la trupo de Elek Pály en Transilvanio, en 1845 edzino de Miklós Feleky, ŝi naskis filon, sed post kelkaj jaroj ili divorcis. En 1846 ŝi gastludis en la Nacia Teatro de Pest, en 1856 ŝi estis anino de la trupo de József Szabó (teatrestro) kaj estis ankaŭ en Vieno kun ili. En 1861 ŝi edziniĝis kun aktoro Vilmos Foltényi, de tiam ŝi ludis alterne kaj en Debrecen kaj en Nagyvárad. En 1887 ŝi retiriĝis.

Fonto[redakti | redakti fonton]