József Szabó (teatrestro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

József Szabó [jÓĵef sabO], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szabó József estis hungara aktoro, teatrestro, reĝisoro. Lia origina familia nomo estis Schneider.

József Szabó [1] naskiĝis en 1816 en Debrecen, li mortis la 3-an de marto 1875 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Szabó komence estis komercisto pri vinoj, ekde 1837 li kantis en koruso de Teatro Magyar de Pest. En 1842 li establis migrantan teatron en Kecskemét. Lia trupo prezentis spektaklojn (ofte operojn) ekzemple en 1844 en Szeged, Arad, Nagyvárad, en 1845 en Kolozsvár kaj Debrecen. Inter 1846 kaj 1848 kune kun Mihály Havi la trupo aranĝis tuneojn en Italio, Vieno, Francio, Bruselo, Prago. La turneo ne havis deficiton. Hejmenvenintaj ĉefe en Pécs ili prezentis teatraĵojn. En 1857 li estis teatrestro de germanlingva teatro en Temeŝvaro. En 1860 en Bukareŝto trupo de Szabó prezentis la operon de Ferenc Erkel: Hunyadi László. En Debrecen li estis arta gvidanto de la teatro inter 1866 – 1874, poste li pensiuliĝis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]