Júlia Gvozdanovics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Júlia Gvozdanovics
Júlia Gvozdanovics
Júlia Gvozdanovics
Persona informo
Naskonomo Gvozdanovics Júlia
Naskiĝo la  8-an de februaro 1827(nun 1827-02-08)
en Hungario Szabadka (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 1-an de majo 1880
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Ede Paulay
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Júlia Gvozdanovics [gvozdanoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gvozdanovics Júlia estis hungara aktoro. Ŝiaj familiaj nomvariantoj estis Gozdanovics kaj Gvozdenovits, ŝiaj geedziĝaj npmoj estis Polakovics Endréné, Paulay Edéné kaj Jánosi Emilné.

Júlia Gvozdanovics[1] naskiĝis la 8-an de februaro 1827 en Szabadka (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Subotica en Serbio), ŝi mortis la 1-an de majo 1880 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Júlia Gvozdanovics edziniĝis en 1844 kaj en la sama jaro ŝi debutis en teatra trupo. En la sekva jaro la geedza paro translokiĝis al Pest (urbo), ŝi estis videbla jam en Nacia Teatro (Pest). En la sekvaj jaroj ŝi apartenis al migra trupo de Mihály Havi, poste de József Szabó (teatrestro) en Pécs, Győr kaj Miskolc. En la lasta urbo en 1850 ŝi vidviniĝis, denove edziniĝis kaj daŭris la aktoran vivon en Kolozsvár, poste en aliaj signifaj urboj. Inter 1854-1859 ŝi apartenis al teatra trupo de Endre Latabár (1811 - 1873), tamen en 1856 denove de Szabó. En la 1860-aj jaroj ŝia tria edzo estis Ede Paulay, ili duope havis signifajn rolojn en la Nacia Teatro.

Ŝiaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]