Amado Alonso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amado Alonso
Persona informo
Naskiĝo 13-an de septembro 1896 (1896-09-13)
en Lerín
Morto 26-an de majo 1952 (1952-05-26) (55-jaraĝa)
en Arlington
Lingvoj hispana
Ŝtataneco HispanioArgentino
Alma mater Universitato Centra de Madrido
Subskribo Amado Alonso
Okupo
Okupo filologo • lingvisto • universitata instruisto • literaturkritikisto • romanisto
vdr

Amado ALONSO García (Lerín, Navaro, 13a de septembro 1896 - Arlington, Masaĉuseco, 26a de majo 1952) estis hispana filologo, fonetikisto, lingvisto kaj literatura kritikisto, kiu poste ŝtataniĝis kiel argentino, unu de la fondintoj de la stilistiko, kiel fako de lingvistiko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li devenis de familio kaj etoso de karlistoj. Studante en Madrido li kunlaboris kun Ramón Menéndez Pidal kaj Tomás Navarro Tomás. Inter 1922 kaj 1924 instruis la hispanan en la Universitato de Hamburgo, kie li pluis siajn studojn de fonetiko. Poste li plenumis saman laboron en la Institución Libre de Enseñanza kaj en la Centro de Estudios Históricos de Madrido.

Inter 1927 kaj 1946 li instruis en la Universitato de Bonaero kaj en tiu epoko li helpis samgeneraciajn rifuĝintojn el la Hispana Enlanda Milito. En 1941 li ricevis honoran doktorigon de la Universitato de Ĉikago. Li suferis malfacilaĵojn je la enpovigo de Perón kaj translokiĝis al Arlington, Masaĉuseco, Usono, kie li restis la ceteron de sia vivo. Ankaŭ tie li ricevis samgeneracianojn kiel Pedro Salinas, Jorge Guillén, Rafael Lapesa, Dámaso Alonso, Carlos Clavería kaj Juan Marichalar.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Estructura de las sonatas de Valle-Inclán (1928).
  • El problema de la lengua en América (1935).
  • Castellano, español, idioma nacional. Historia espiritual de tres nombres (1938).
  • Gramática castellana (unua kurso, 1938; dua kurso, 1939) kunlabore kun Pedro Henríquez Ureña.
  • Poesía y estilo de Pablo Neruda (1940).
  • Ensayo sobre la novela histórica: El modernismo (1942).
  • Traduko kaj prologo de la Curso de Lingüística General de F. de Saussure (1945).
  • Estudios lingüísticos. Temas españoles (1951).
  • Estudios lingüísticos. Temas hispanoamericanos (1953).
  • Materia y forma en poesía (1955).
  • De la pronunciación medieval a la moderna en español (1955).


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Amado Alonso en la hispana Vikipedio.