Amado Guevara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amado Guevara
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1976 (1976-05-02) (47-jaraĝa)
en Tegucigalpo
Ŝtataneco Honduro
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto
vdr

Amado Guevara estas hondura futbalisto. Li naskiĝis la 2-an de majo 1976 en Tegucigalpo, la ĉefurbo de Honduro. Dum sia profesia futbalista kariero li membris en la unuaj viraj teamoj de la kluboj Club Deportivo Olimpia ("Klubo Sporta Olimpio") de Tegucigalpo (1992-1993), Club Deportivo Motagua en la sama urbo (1994-2000), Toros Neza en Nezahualcoyotl, Meksiko (2000-2001), Deportivo Saprissa en Kostariko (2002), New York Red Bulls (2003-2006), C.D. Chivas USA (Los-Anĝeleso, 2007-2008), Toronto FC (2008-2009), ree Club Deportivo Motagua (2010-2013) kaj Club Deportivo Marathón ("Klubo Sporta Maratono", San Pedro Sula, Honduro, 2014-2015). Kadre de tio, li inter 2003 kaj 2009 kun-konkuris en la Granda Ligo Futbala de Usono. Krome li ekde 1994 ĝis 2010 membris en la Hondura nacia teamo de futbalo - en tiu tempo li ludis en 138 matĉoj kaj atingis 27 golojn. Interalie li partoprenis en la teamaj matĉoj de la Futbala Mondpokalo 2010.