Ambirdoj
Naturiĝinta Rozgorĝa ambirdo, Agapornis roseicollis, Ĉikago
| ||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
specioj
| ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
La Ambirdoj estas papagedoj el la genro Agapornis. Ili troviĝas en Afriko. Dum ilia tuta vivo, ili havas nedisigeblan kaj monogamian rilaton kun la partnero. Temas pri malgranda grupo de papagoj en la papaga familio Psittaculidae de la Malnova Mondo. El la naŭ specioj de la genro, ĉiuj estas indiĝenaj de la Afrika kontinento, dum la Grizkapa ambirdo (Agapornis canus) estas indiĝena de la Afrika insulo de Madagaskaro. Sociema kaj amema, ilia nomo devenas el la forta monogamia de la genro, kies paro ligiĝas kaj dumlonge restas ripozante kune. Ambirdoj vivas en malgrandaj aroj kaj manĝas fruktojn, vegetalojn, herbojn kaj semojn. Kelkaj specioj estas tenitaj kiel dorlotbestoj, kaj kelkaj koloraj mutacioj estis selekteme bredataj en birdobredado. La averaĝa vivodaŭro estas 10 ĝis 12 jaroj.[1]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
du gepatroj kun iliaj du ĵusaj elnestiĝintaj idoj (centre).
Ambirdoj longas 13–17 cm kaj ĝis 24 cm kun enverguro de 9 cm por unuopa flugilo kaj pezas 40–60 g. Ili estas inter la plej malgrandaj papagoj, karakterizitaj per fortika konstruo, mallonga malakra vosto, kaj relative granda, akra beko. Naturiĝintaj ambirdoj estas plejparte verdaj kun diversaj koloroj sur sia supra korpo, depende de la specio. La ambirdo de Fischer, la nigravanga ambirdo, kaj la flavkola ambirdo havas elstaran blankan ringon ĉirkaŭ siaj okuloj. Multaj kolormutaciaj variaĵoj estis produktitaj per selekta bredado de la specioj, kiuj estas popularaj en birdobredado. En 2019, ekzistis 30 konataj plumarkoloraj varioj inter ambirdoj, kiuj estas kaŭzitaj de pigmentoj nomataj psitakofulvinoj.[2][3]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La genron Agapornis priskribis la angla natursciencisto Prideaux John Selby en 1836.[4]
La nomo kombinas la grekan αγάπη agape kun la signifo "amo" kaj όρνις ornis kun la signifo "birdo".[5]
La tipa specio estas la Ambirdo de Swindern (Agapornis swindernianus),[6] kiu estis origine metita en la genron Psittacus en fako nomita Psittacula fare de la natursciencisto Heinrich Kuhl.[4] Selby asertis, ke ĉi tiu lokigo anstataŭ aparta genro estis "artefarita" kaj farita "sen konsidero al la strukturo, kutimoj aŭ distribuo de la specio".[4]
La genro enhavas naŭ speciojn el kiuj kvin estas monotipaj kaj kvar estas dividataj en subspecioj. Ili estas indiĝenaj de kontinenta Afriko kaj de la insulo Madagaskaro. En naturo, la diferencaj specioj estas apartaj geografie.[7]
Tradicie, ambirdoj estas dividitaj en tri grupoj, nome la jenaj:
- la sekse dimorfaj specioj: Madagaskara, Abisinia, kaj Ruĝkapa ambirdo
- la intermezaj specioj: Rozgorĝa ambirdo
- la blankokulringaj specioj: la maska, tiu de Fischer, tiu de Lilian, kaj la Nigravanga ambirdoj
Tamen, ĉi tiu divido ne estas plene subtenata de filogenetikaj studoj, ĉar la specioj de la dimorfa grupo ne estas grupigitaj kune en ununura klado.
Specioj
[redakti | redakti fonton]Entute estas 9 specioj:[8][9] [10]

- Rozgorĝa ambirdo, Rozvizaĝa, aŭ Persikovizaĝa (Agapornis roseicollis, Vieillot, 1818) Sudokcidenta Afriko, 17–18 cm longa. Verda kaj rozkolora, bluaj pugoplumoj. LC
- Agapornis roseicollis catumbella, B.P. Hall, 1952
- Agapornis roseicollis roseicollis, (Vieillot 1818)
- Flavkola ambirdo aŭ Maska (Agapornis personatus, Reichenow, 1887) Nordorienta Tanzanio, 14 cm longa. Flava kaj verda, bluaj vostoplumoj. LC
- Ambirdo de Fischer (Agapornis fischeri, Reichenow, 1887) Sudo kaj sudoriento de lago Viktorio en norda Tanzanio, 14 cm longa. Ĉefe verda, oranĝa en supraj partoj kaj kapo, bluaj malsupra dorso kaj pugo, ruĝa beko, blankaj okulringoj. NT
- Ambirdo de Lilian aŭ de Njaso (Agapornis lilianae, Shelley, 1894) Malavio. 13 cm longa. Plejparte verda inkluzive de verda dorso kaj verda pugo, oranĝkolora kapo, ruĝa beko, blankaj okulringoj. NT
- Nigravanga ambirdo (Agapornis nigrigenis, W.L. Sclater, 1906) Zambio. 14 cm longa. Plejparte verdaj, brunnigraj vangoj kaj gorĝo, ruĝecbruna frunto kaj antaŭkrono, oranĝkolora supra brusto, ruĝa beko, blankaj okulringoj. VU
- Grizkapa ambirdo aŭ Madagaskara (Agapornis canus, Gmelin, 1788) Madagaskaro. 13 cm longa. Plejparte verda kun pli malhelverda sur la dorso, palgriza beko. Seksa dimorfismo: la masklo havas grizan supran korpoparton, kolon kaj kapon. LC
- Nigraflugila ambirdo aŭ Abisinia (Agapornis taranta, Stanley, 1814) Suda Eritreo ĝis sudokcidenta Etiopio. 16.5 cm longa. Plejparte verda, ruĝa beko, kelkaj nigraj flugilplumoj. Seksa dimorfismo: nur la masklo havas ruĝan koloron sur la frunto kaj krono, la plumaro de la ino estas tute verda.
- Ruĝkapa ambirdo (Agapornis pullarius, Linnaeus, 1758) Granda parto de centra Afriko. 15 cm longa. Plejparte verda kun ruĝa koloroj sur supra kolo kaj vizaĝo. Seksa dimorfismo: la masklo havas pli vastan kaj pli malhelruĝan koloron sur vizaĝo kaj kapo, kaj la masklo havas pli malhelruĝan bekon ol la ino. LC
- Agapornis pullarius pullarius, (Linnaeus, 1758)
- Agapornis pullarius ugandae, Neumann, 1908
- Ambirdo de Swindern (Agapornis swindernianus, Kuhl, 1820) Ekvatora Afriko. 13.5 cm longa. Plejparte verda, bruna kolumo kun nigra supra rando ĉe la malantaŭo de la kolo, malhelgriza/nigra beko. LC
- Agapornis swindernianus emini, Neumann, 1908
- Agapornis swindernianus swindernianus, (Kuhl, 1820)
- Agapornis swindernianus zenkeri, Reichenow, 1895
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Alderton, David. (2003) The Ultimate Encyclopedia of Caged and Aviary Birds. London, England: Hermes House, p. 216–219. ISBN 1-84309-164-X.
- ↑ (2019) “Plumage colour variations in the Agapornis genus: a review”, Ostrich: Journal of African Ornithology 90 (1), p. 1–10. doi:10.2989/00306525.2018.1540446.
- ↑ (March 2024) “Convergent evolution of parrot plumage coloration”, PNAS Nexus 3 (3), p. 107. doi:10.1093/pnasnexus/pgae107.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 Selby, Prideaux John. (1836) The Natural History of Parrots, The Naturalist's Library. Volume 6.. Edinburgh: W.H. Lizards.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ (1937) Check-List of Birds of the World 3. Harvard University Press.
- ↑ Parrots, cockatoos. IOC World Bird List Version 10.2. International Ornithologists' Union (2020). Alirita 8a de Oktobro 2020 .
- ↑ Gill, F., Wright, M. & Donsker, D. (2010). IOC World Bird Names (version 2.6). angle
- ↑ Zoological Nomenclature Resource: Psittaciformes (Version 9.004). www.zoonomen.net (2008-07-05).
- ↑ Le Breton, Kenny. (1992) Lovebirds...getting started. USA: T.F.H. Publications, p. [htt://archive.org/details/lovebirdsashobby00lebr/e/84 84–98]. ISBN 0-86622-411-4.


