Ambirdo de Fischer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Agapornis fischeri)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Agapornis fischeri
Agapornis Fischeri, Fischer-ambirdo.
Agapornis Fischeri, Fischer-ambirdo.

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Papagoformaj Psittaciformes
Familio: Psittaculidae
Genro: Ambirdoj Agapornis
Specio: Agapornis fischeri
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ambirdo de Fischer (Agapornis fischeri) estas specio de papagoforma birdo de familio Psittaculidae, endemia ĉe Orienta Afriko. La specio estis unue malkovrita je la komenco de la 18-a jarcento, kaj ĝi estis bredita en Usono ekde 1926. Ĝia nomo devenas el la germana esploristo Gustav Fischer.

Ĉi tiu specio facile reproduktiĝas ĉe zorgema kaptiteco, estas bunta, posedas tre distingan blankan okulringon kaj ekzistas pluraj konataj variaĵoj. Ĝi troviĝas nune je preskaŭ-minacita stato.

Korpaj trajtoj[redakti | redakti fonton]

Verda dorso kaj blua pugo.

Fischer-ambirdoj havas verdan dorson, bruston kaj flugilojn. Ilia kolo estas orflava kaj iĝas pli kaj pli oranĝkolora kaj malhele oranĝkolora des pli supren. La supra parto de ilia kapo estas olivkolora, kaj la beko hele ruĝa. La supra parto de ilia vosto havas kelkajn bluajn aŭ violajn flugilojn. Ili havas blankan senpluman okulringon. La junaj ambirdoj estas tre similaj al la plenkreskitaj, krom pro la apero de brunaj punktoj ĉe la bazo de la beko de la plenkreskaj Fischer-ambirdoj. Temas krome pri unu el la plej malgrandaj Ambirdoj, ilia korpa larĝeco troviĝas ĉirkaŭ 14 centimetroj kaj ilia pezo ĉirkaŭ 43-58 gramoj.

Fischer-ambirdoj estas endemia specio de eta areaĵo de Orientcentra Afriko, ĉe la sudo kaj sudoriento de la Viktoria Lago, norde de Tanzanio. Dum jaroj de sekeco, kelkaj birdoj elmigris al la okcidentan parton de Ruando kaj Burundo serĉe de humidaj vivkondiĉoj. Ili koncentriĝas ĉe altebenaĵoj de 1100-2200 metroj en etaj aroj. Ili loĝas malproksime de arboj, ĉe herboplenaj ebenaĵoj. Ilia populacio estas proksimume inter 290.000-1.000.000, je malalta denseco ekstere de protektitaj areaĵoj kontraŭ dorlotbesta negoco[1]; la eksport-licencoj nuliĝis en 1992 cele de fini ajnan pluan endanĝerigon aŭ malpliigon de la specio.

Konduto[redakti | redakti fonton]

Fischer-ambirdoj havas rapidan flugadon kun rekta trajektorio, kaj la sono de iliaj flugiloj povas esti leĝere aŭskultitaj. Ili faras akutan birdsonon kaj estas iom bruemaj, sed kiel ilia nomo indikas estas nesepareblaj je siaj paruloj aŭ homaj prizorgantoj.

Manĝado[redakti | redakti fonton]

Manĝaĵoj ŝatataj de Fischer-ambirdoj ampleksas grandan kvanton de manĝaĵoj, inkluzive semojn kaj fruktojn. Unu el la plej rekomendindaj manĝaĵoj por ili estas kaĉo farita el miksaĵo de semoj.

Reproduktiĝo[redakti | redakti fonton]

Agapornis fischeri - MHNT

Ilia nasktempo okazas ekde januaro ĝis aprilo kaj ekde junio ĝis julio. La birdonesto troviĝas sur truo ĉe la ŝelo de arbo inter 2 kaj 5 metroj sur la grundnivelo. Iliaj ovoj estas blankaj kaj ĝenerale aperas po 4 aŭ 5 por ĉiu ovodemetado, kvankam ebloj estas ke la nombro atingu jen tiom malmultajn kiel nur 3 ovojn, jen tiom multajn kiel 8 ovojn. La ina ambirdo kovas la ovojn dum 24 tagoj, kaj la birdidoj komencas flugon proksimume post 36 aŭ 45 tagoj post sia naskiĝo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International. https://www.iucnredlist.org/species/22685346/131916519«Agapornis fischeri». Ruĝa listo de endanĝerigitaj specioj de UICN 2013.2 (angla).