Ambronoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La ambronoj estis antikva ĝermana popolo, kiuj eble originis en norda Jutlando aŭ de la rejnbuŝo. Kune kun cimbroj kaj teŭtonoj ili popolmigradis ĉirkaŭ 120 antaŭ Kristo de sia hejmo al sudo.

Popolmigrado[redakti | redakti fonton]

Popolmigrado de cimbroj, teŭtonoj kaj ambronoj

Konjekteble ŝtorma tajdo kaj klimatŝanĝo estis kaŭzoj por la popolmigrado. Post varmperiodo inter 2000 a. K. kaj 800 a. K. la klimato malvarmiĝis en nordeŭropo. La konsekvenco estis malsatmizero, la popoloj devis serĉi fertilajn landojn. La ambronoj migris kun la teŭtonoj kaj cimbroj en sudon tra Bohemio, Moravio kaj orientalpoj. En 113 a.K. la ĝermanoj renkontis je la unua fojo kun la Romia imperio. La romia konsulo Papirius Carbo pretendis helpi pri la serĉo, sed la romianoj preparis kaptilon. Ili irigis la ĝermanojn en Noreia kaj du romiaj legioj (12.000 homoj) atakis. Sed la cimbroj, teŭtonoj kaj ambronoj supere venkis.

Poste ili moviĝis al Gaŭlio kaj venkis refoje kontraŭ Romio en 109 a.K. ĉe la italia limo, en 107 a.K. kun tigurinoj kaj en 105 a.K. en Arausio.

Post tio ili vagis multjare en Gaŭlio kaj Iberio. Kiam ili direktiĝis Italion, la popoloj disiĝis: La teŭtonoj kaj ambronoj migris al okcidentitalio kaj la cimbroj migris al norditalio. Eble la dispartiĝo fatalis. La romianoj ekstermis la teŭtonojn kaj ambronojn ĉe Aquae Sextiae (hodiaŭ Aix-en-Provence) en 102 a.K. kaj ekstermis la cimbrojn ĉe Vercellae en 101 a.K.