Ambrosius Catherinus Politus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ambrosius Catharinus
Catharinus Politus
Lancelotto Politi
(1484-1553)
Verko "Spekulo de la heretiluoj", eldonita en 1541 de Ambrosius Catharinus Politus
Verko "Spekulo de la heretiluoj", eldonita en 1541 de Ambrosius Catharinus Politus
Persona informo
Naskiĝo 1484
en Siena
Morto 8-a de novembro 1553
en Napolo
Alma mater Ĉefepiskopejo de Konzo
vdr

Ambrosius Catharinus Politus (1484-1553), Ambrogio Catarino Politi[1] (1484-1553) (Siena, Italio - Napolo, Italio, 8-an de novembro 1553) estis itala dominikana teologo, klerikulo, juristo, ĉefepiskopo kaj malamiko de la religia reformo. Li estis nomumita ĉefepiskopo de Konzo la 27-a de aŭgusto 1546 kaj oficis inter la 21-an de decembro 1546 kaj la 8-an de novembro 1553.

Ĉefepiskopejo de Lombardi-Konzo-Nusko-Bisaĉia

Kiam li estis deksesjara, li iĝis "Doktoro pri Civila kaj Kanonika Leĝo en la Akademio de Sciencoj. Post frekventi multajn akademiojn en Italio kaj Francio, li estis nomumita profesoro pri teologio en Sieno. Inter liaj lernantoj oni povas mencii Giovanni Maria Ciocchi del Monte la estonta Papo Julio la 3-a kaj Sisto el Sieno (1520-1569), judo konvertita al katolikismo kiu iĝis renoma teologo.

Ĉirkaŭ 1513 li eniris la Ordenon de Sankta Dominiko en la monaĥejo de Sankta Marko, en Florenco. Li studis la sanktan skribadon kaj teologion sen majstro. Tio povas respondeci pri lia sendependeco, kaj lia defendo de opinioj kiuj estis unuopaj, precipe en konsidero al antaŭdestino, la certeco de posedado de graco, la loĝejo de episkopoj en iliaj diocezoj, kaj la intenco postulata el la ministro en sakramento.

Li estis streĉa defendanto de Katolikismo kontraŭ Marteno Lutero kaj liaj anoj; kaj estis elstara en la diskutoj de la Koncilio de Trento, al kiu li estis vokita fare de lia iama lernanto, Kardenalo del Monte, legato de Paŭlo la 3-a. En la tria publika sesio (4-an de februaro 1546), Catharinus, prononcis rimarkindan paroladon, poste publikigita "Oratio ad Patres Concilium Trididentini" (Lovajno, 1567; Parizo, 1672)].

Malgraŭ atakoj sur lia instruado, li estis nomumita Episkopo de Minori en 1546, kaj, en 1552, Ĉefepiskopo de Konzo, Provinco de Napolo. Papo Julio la 3-a, sukcedinto de Paŭlo la 3-a, vokis Politi-on al Romo, intencante, laŭ Jacques Échard (1644-1724), levi lin al la kardinaleco, sed li mortis pro apopleksio antaŭ ol atingi Romon.

La Pallavicini kaj aliaj aŭtoritatoj deklaris ke la Koncilio de Trento ne kondamnis liajn eksterordinarajn opiniojn. Li defendis la Senmakulan Koncipiĝon de la Sankta Virgulino. Laŭ Échard, li pentiĝis en la fino de sia vivo la impetecon kun kiu li kontraŭbatalis kardinalon Kajetanon (1469-1544) kaj Patro Domingo de Soto (1494-1560). La itala poeto Fausto Sabeo (1475-1559) faris poemon liaomaĝe.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Puliti aŭ Politi estis itala familio apartenanta al la siena nobelaro, influa en la politikaj kaj kulturaj rondoj de la urbo ĉirkaŭ la 15-a, 16-a kaj 17-a jarcentoj.