Ambrosius Rhodius (kuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ambrosius Rhodius
(1605-1696)
"Theses medicæ De scorbuto" verko eldonita en (1635) far Ambrosius Rhodius.
"Theses medicæ De scorbuto" verko eldonita en (1635) far Ambrosius Rhodius.
Persona informo
Naskiĝo 10-a de novembro 1605
en Kemberg apud Wittenberg, Germanio
Morto 27-a de decembro 1696
en Kemberg, Germanio
Alma mater Universitato de Wittenberg
Universitato de Königsberg
Universitato de Kopenhago
Profesio
Okupo kuracisto vd
vdr

Ambrosius Rhodius (1605-1696) estis germana matematikisto, astrologo kaj kuracisto, kiu laboris en Kristianja longatempe. Li ankaŭ devis pasi plurajn jarojn en Vardø post forpeliĝi de la reĝo Frederiko la 3-a.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Manuskripto ne publikigita de Ambrosius Rhodius (1605-1696). Desegnaĵo kaj kalkuloj de Ambrosius Rhodius. Li havis la registron de ligo inter stelaj konstelacioj kaj malsanaj bildoj. El neeldonita manuskripto de 1654.

Ambrosius Rhodius estis filo de la Kemberger-pastro Jacob Rhode (1580-1636) kaj de Elisabeth Freywaldin (1585-1636); do li estis samnoma nevo Ambrosius Rhode. Ĝis la aĝo de 15 jaroj li ricevis lecionojn de sia patro.

Poste li ricevis liberan postenon en la Princa Lernejo de Sankta Aŭgusteno en Grimma. Iom antaŭ la fino de la trejnado, Rhodius interrompis ĝin pro emerĝa pesta epidemio. Tiam li komencis, en aprilo 1627, studi en la Universitato de Wittenberg, kie li estis studento de sia onklo Ambrosius Rhodius, kiu tre influis lin.

En 1629 li akiris titolon kiel magistron pri filozofio, post kio li daŭrigis siajn studojn en la kampo de medicino kaj kunrilataj direktoj. Li ankaŭ intense interesiĝis pri astrologio. En 1632 Rhodius translokiĝis al la Universitato de Königsberg, kie li daŭrigis siajn studojn.

Por vivteni sin, li ankaŭ instruis pri fiziko kaj matematiko tie. Post tri jaroj li translokiĝis al Kopenhago. Tie li daŭrigis siajn studojn, sed finfine li ne doktoriĝis, ĉar li ne povis pagi la kostojn.

Rhodius tiam akceptis postenon kiel kuracisto en la kopenhaga infanhejmo. Kvankam danĝera epidemio eksplodis en la urbo, li decidis resti tie. Intertempe li konatiĝis kun multaj influaj homoj kaj enamiĝis ankaŭ al fraŭlino Anna Severinus, la filino de lia luiganto Frederici Severini (Sörensen). En 1637 Rhodius estis nomumita profesoro pri fiziko kaj matematiko en la bazlernejo de Christiania.

Krome li ricevis la postenon de oficiala kuracisto tie. Kiel rezulto, kaj finance sekura, li povis edziĝi kun Anna Frederiksdotter, en 1638; ĉi tiu geedza paro restis sen idoj. En 1647 Rhodius estis akceptita en la honoran rondon de la kanonikoj de Kristianja.

Dum tiuj jaroj li verkis plurajn publikaĵojn kaj ankaŭ intense traktis astrologion. Do li profetis, en formo de latina poemo, en 1657 al la dana reĝo Frederiko la 3-a la suverenecon kaj sinsekvon de lia domo, kiuj realiĝis tri jarojn poste.

Ŝajne ankaŭ aktiva kiel astrologo, unuflanke la influo de Rodio kreskis, dum aliflanke li ankaŭ kreis potencajn malamikojn. La ŝajne malprudenta memfida parolado de lia edzino Anna pri aliaj homoj rezultis en ŝia ekzilo kaj de ŝia edzo al la fortikaĵo Vardöhus en Laponio.

En 1666 Rhodius ricevis permeson por reveni. Malgraŭ diversaj provoj, li ne sukcesis liberigi sian edzinon, kiu mortis en ekzilo. Poste li revenis hejmen, al Kemberg.

Ĉi tie Rhodius reedziĝis, en 1675, kun Anna Dorothea Gröllmann († 1729), filino de inspektoro de Graefenhainichen. Por vivteni sin, Rhodius instruis en la universitato en proksima Wittenberg ĝis li maljuniĝis.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Disputationes supra ideam medicinæ philosophicæ Petri Severini ..., 1643
  • Theses medicæ de scorbuto, Kopenhago, 1635
  • Disputatio astrologica de astrorum influxu quomodo homines ad certas constellationes morbis fiant obnoxii. Kopenhago, 1635
  • Dialogus de transmigratione animarum pythagorica, quomodo eadem concipi et defendi possit. Kopenhago, 1638
  • Supra Visiones Anno 1657 d. 1. Augusti hora tertia pomeridiana in Ditione Egrana Norigorum observatas Dikt til Fredrik 3, 1660
  • Dissertationes, anverum sit, cometas præsagire & efficere malæ¡, pestem, famem, mortemprincipum, Tycho Brahe, Johannes Kepler, Libert Froidmont, Thomas Feyens, 1665
  • ... Mathesis Militaris, Oder Kriegs Mathematic, 1630

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]