Ameĥanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ameĥanio
greka dio • personigo
Informoj
Sekso ina
Gefratoj Penio
vdr

Laŭ la helena kaj romia mitologioj, Ameĥanio (el la greka Αμηχανια) estis dajmonino kiu personigis senhelpecon, senpovecon kaj mankon de rimedoj. Ŝin kutime akompanis siaj fratinoj Penio (Malriĉeco) kaj Ptoĥejo (Almozado). Pro ŝiaj atributoj, Ameĥanio estis preskaŭ identa al Aporio (Malfacileco kaj Senpoveco). Kaj Herodoto[1] kaj Alceo el Mitileno[2] menciis ŝin, kiel nekontrolebla malbono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Herodoto. Historioj, 8.111.
  2. Alceo el Mitileno. Fragmento 364.