Amerika fuliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amerika fuliko


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Fulica
Specio: F. americana
Fulica americana
Gmelin, 1789
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Flava = Nur someroj Verda = tuta jaro Blua = Nur vintroj.
Flava = Nur someroj
Verda = tuta jaro
Blua = Nur vintroj.
Flava = Nur someroj
Verda = tuta jaro
Blua = Nur vintroj.
Sinonimoj

Fulica hesterna Howard, 1963

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Amerika fuliko, (Fulica americana), estas granda birdo de la familio de Raledoj kaj ordo Gruoformaj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo reproduktiĝas tra plej granda parto de Ameriko -ekde suda Kanado tra Usono, Centrameriko, Karibujo kaj la orienta pacifika marbordo de Sudameriko ĝis suda Peruo. Ili povas migri -are kaj ne tre regule- ekzemple el la kanada teritorio suden aŭ eĉ al suda Usono aŭ Centrameriko. Ili estas loĝanta kie la akvo daŭre estas malferma vintre. Ties medio estas fluanta akvo de lagoj kaj lagetoj, foje eĉ ne malproksime de homaj areoj kiel parkoj de urboj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La fuliko estas 35-50 cm longa (mezaveraĝe 38) kaj fortika birdo de enverguro 60 to 70 cm (pezo ĝis 900 gr., iom pli pezaj la maskloj), kaj estas tute griznigra kaj pli nigra ĉekape kaj ĉekole, escepte la blankajn frontan ŝildon kaj bekon – kun iome flavaj flankoj aŭ malhele ĉepinte – kaj ĉefe pro la diferenciga ruĝbruna makulo super la ŝildo inter la ruĝaj okuloj. Ili havas ankaŭ iom da blanko sub la mallonga vosto. Kiel naĝanta specio, tiu fuliko havas lobojn en siaj longaj fortaj fingroj kiuj kun la verdflavaj kruroj hokas dumfluge. La junuloj ne estas tiom nigraj, sed iom pli grizaj kaj havas pli blankecan bruston kaj gorĝon, sed ne havas la blankan frontan ŝildon; plenkreskula nigra plumaro disvolviĝas post 3-4 monatoj, sed la blanka ŝildo nur post unu jaro aŭ plie.

Tiu ĉi specio povas esti konfuzata nur kun Nigra fuliko (Fulica atra), ĉar estas kazoj de apero de ekzempleroj de Amerika fuliko en okcidenta Eŭropo spite ties ŝajne mallerta flugeblo (almenaŭ 12 fojojn en Acoroj, 5 en Britio, 1 en Hispanio ekzemple), sed la makulo, ĉefe en plenkreskuloj, kaj la voĉo diferencigas ilin. Ankaŭ la plumareto inter beko kaj ŝildo iome malsimilas.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiu nearktisa kaj neotropisa fuliko povas esti vidata naĝanta en malferma akvo, piedirante inter la akva plantaro aŭ manĝoplukante ĉeborde. Ankaŭ plonĝas. Temas pri agresema specio kiu defendas akre ties teritorion dum la bredsezono.

Ĝi ne flugantemas kaj por ekflugi kuras sur la surfaco multege plaŭdante. Ili faras same, sed sen ekflugi fakte, kiam flugas mallongan distancon rapidege pro teritoria luktado aŭ defendo de ebla predontoj. Kiel multaj aliaj raloj, ties malforta flugado pro havo de mallongaj rondformaj flugiloj aspektas nefidebla, sed post ekflugo ili povas flugi longajn distancojn kiel aliaj birdoj. Ĝi balancigas la kapon dum naĝado.

La fuliko estas ĉiomanĝanta prenante plantojn kaj ampleksan diversecon de etaj vivaj predoj -ĉefe insektojn, fiŝetojn kaj simile- inklude ovojn de aliaj akvaj birdoj. Ili povas eĉ rabi manĝaĵon de aliaj birdoj, kiel anasoj.

Ĝia voĉo estas iel mekanika uk aŭ krok.

Ili estas sociaj birdoj kiuj vivas ĝis 9 jaroj. La Fiŝaglo estas ĝia plej danĝeriga predanto, sed ankaŭ mamuloj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La procezo komencas per bruema ceremonio kiam la paro alvokas sin unu la alian per voĉo kaj ĉefe per akvoplaŭdado, la ino subigas la kapon invitante la virbirdon seksumi. Ambaŭ konstruas neston el mortaj kanoj kaj herboj proksime de la akvobordo inter alta kanaro aŭ sur subakvaj baroj proksimaj de la surfaco; por tio foje la fulikoj kondutas agreseme eĉ por rabi nestojn de aliaj birdoj, kies idoj foje iras en akvon; en tiu nesto la ino demetas almenaŭ 6 (ĝis 10) rozblankecajn ovojn kun brunaj aŭ grizaj punktoj. Foje eĉ demetas sur nestoj de aliaj birdoj. Kovado, farata de ambaŭ gepatroj, daŭras iom pli ol 3 semajnoj.

La idoj post eloviĝo havas nigran lanugon tutkorpe escepte iom da oranĝflavega ĉirkaŭkole kaj plie ruĝan ĉekape. Ili elnestiĝas eĉ nur post 1 tago kaj sendependiĝas post unu aŭ du monatoj.

Kuniĝantaj fulikoj en Nacia Rifuĝejo de insulo Merritt.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]