Amerikaj kolomboj
'''Patagioenas''' | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Patagioenas, aŭ pli popole dirite Amerikaj kolomboj, estas genro de birdoj de la familio de kolombedoj kiu enhavas turtojn kaj kolombojn, genro kiu estas dediĉita al kolomboj de la Nova Mondo kaj disiĝis el la genro Columba (Johnson et al. 2001). Estas 17 specioj, kiuj povas esti klasitaj en 4 grupoj baze sur analizoj de DNA (Johnson et al. 2001) kombine kun analizoj de voĉo kaj morfologio (Mahler & Tubaro 2001):
Grupo caribaea (Strivostuloj): Vosto kun fina strio kaj brilega kolo; serioj da solaj "ku". Ŝajne la plej baza grupo (Johnson et al. 2001).
- Strivosta kolombo Patagioenas fasciata
- Ĉilia kolombo, Patagioenas araucana
- Kariba kolombo, Patagioenas caribaea
Grupo leucocephala: Brilega kolo kaj malhela plumaro, aŭ blanka bordo ĉirkaŭ eksteraj flugilkovriloj, aŭ skvameca aspekto; grupoj de trioblaj "ku" kun unua plilongigita alvoko en ĉiu frazo escepte ĉe speciosa
- Blankkrona kolombo Patagioenas leucocephala
- Skvamnuka kolombo, Patagioenas squamosa
- Skvama kolombo, Patagioenas speciosa
- Pikazura kolombo, Patagioenas picazuro
- Nudokula kolombo, Patagioenas corensis
- Makulita kolombo, Patagioenas maculosa
Grupo cayennensis: Ne rimarkinda plumaro escepte brilega kapo ĉe cayennensis; grupoj de duoblaj aŭ trioblaj "ku" kun unua alvoko en ĉiu frazo
- Helventra kolombo, Patagioenas cayennensis
- Ruĝbeka kolombo, Patagioenas flavirostris [1]
- Perua kolombo, Patagioenas oenops
- Senmarka kolombo, Patagioenas inornata
Grupo plumbea (Oenoenas): Etaj, senmarka plumaro, rondoformaj vostoj, etaj bekoj, frazo konsistanta el laŭtaj solaj "ku"
- Plumba kolombo, Patagioenas plumbea
- Ruĝeca kolombo, Patagioenas subvinacea
- Mallongbeka kolombo, Patagioenas nigrirostris
- Malhela kolombo, Patagioenas goodsoni
Oni konas fosilian specion dekomence priskribitan kiel Columba, nome Patagioenas micula (Frua Plioceno de Curtis Ranch, Usono).
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Couve, E. & Vidal, C. (2003): Aves de Patagonia, Tierra del Fuego y Península Antártcica. Editorial Fantástico Sur Birding Ltda. ISBN 956-8007-03-2
- Johnson, Kevin P.; de Kort, Selvino; Dinwoodey, Karen, Mateman, A. C.; ten Cate, Carel; Lessells, C. M. & Clayton, Dale H. (2001): A molecular phylogeny of the dove genera Streptopelia and Columba. Auk 118(4): 874-887. PDF plena teksto
- Mahler, Bettina & Tubaro, Pablo L. (2001): Relationship between song characters and morphology in New World pigeons. Biol. J. Linn. Soc. 74(4): 533–539. COI:10.1006/bijl.2001.0596 (HTML resumo)