Senmarka kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Senmarka kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Patagioenas
Specio: P. inornata
Senmarka kolombo Patagioenas inornata
(Vigors, 1827)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Senmarka kolomboSenornama kolombo (Patogienas inornata) antaŭe (Columba inornata) estas karibia kolombo de la familio Columbidae, kiu vivas en Kubo (Insulo de la Junularo), Hispaniolo (Dominga Respubliko kaj Haitio, nome en Insulo de la Testudo), Jamajko, kaj Puertoriko. Ties naturaj habitatoj estas arbaroj, marbordaj dezertoj, mangrovejoj kaj marĉaj areoj. Ĝi estas minacata per habitatoperdo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Senmarka kolombo estas granda birdo (38 cm) kiu iom similas al ofta urbokolombo. Jedistance ĝi aspektas pale blu-griza ĝenerale. La kapo, malantaŭa kolo, brusto, kaj parto de la flugiloj estas ruĝec-vinecaj. Ripoze, la flugiloj montras blankan bordon; dum flugo, ĝi formas rimarkindan flugilstrion. Kruroj kaj piedoj estas malhelruĝaj. La ino estas iomete pli malgranda kaj senbrila ol la masklo. La junuloj estas pli brunaj ĝenerale, kun palaj flugilbordoj kaj malhelaj okuloj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Senmarka kolombo estas reprezentanto de relative ĵusa insuladapto de la Flavbeka kolombo (P. flavirostria) aŭ de la Maranona kolombo (P. oenops), kiuj troviĝas respektive en Centra kaj Suda Ameriko. Tri subspecioj de la Senmarka kolombo estas agnoskataj: nome P. i. inornata el Kubo kaj Hispaniolo, P. i. exigua el Jamajko, kaj P. i. wetmorei el Puertoriko.

Puertorika senmarka kolombo[redakti | redakti fonton]

Dum la 1970-aj jaroj, la Puertorika senmarka kolombo (P. i. wetmorei) estis rande de formorto. Konservoprogramo estis enkondukita por savi la specioj kaj nun ĝi nombras kelkajn milojn da individuoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plain Pigeon Patagioenas inornata wetmorei. US Fish & Wildlife. Alirita 14a de Junio 2020. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-06-14. Alirita 2021-02-04.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]