Flavbeka kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavbeka kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Patagioenas
Specio: P. picazuro
Flavbeka kolombo Patagioenas flavirostris
(Wagler, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Taksata vivloko de Patagioenas flavirostris en viola koloro.
Taksata vivloko de Patagioenas flavirostris en viola koloro.
Taksata vivloko de Patagioenas flavirostris en viola koloro.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Flavbeka kolombo[1]Ruĝbeka kolombo[2] (Patogienas flavirostris)[3] antaŭe (Columba flavirostris) estas sudamerika kolombo de la familio Columbidae, kiu vivas en Centrameriko, nome temas pri relative granda, kolombo kiu reproduktiĝas el suda Teksaso, Usono, kaj nordokcidenta Meksiko ambaŭmarborde suden ĝis Kostariko. Ĝi estas indiĝena reproduktanto en Belizo, Kostariko, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo kaj plej suda Usono.

Ĝi apartenas al klado de Patagioenas kiu ĝenerale ne havas irizecan memmontran plumaron, escepte pri kelkaj restaĵoj en la Helventra kolombo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Flavbekaj kolomboj havas tre malhelan, ardez-grizan plumaron kun pli grenat-koloraj, kvankam foje priskribitaj kiel purpuraj, kio estas tialo por la hispanlingva nomo paloma morada, kapoj, koloj kaj flugilkovriloj. Ili havas palruĝajn okulojn kun oranĝkoloraj okulringoj, kun flava beko kaj ruĝa bekobazo. Notinde, ili ne havas irizecajn kolplumarojn.[4] Bluec-griza ventro kaj vostokovriloj, same kiel la malpli bruna dorso, distingas ĝin el plej aliaj specioj, kiel la Ruĝeca kolombo kaj la Nigrabeka kolombo.[5] La nura notinda diferenco inter maskloj kaj inoj estas ke inoj havas pli senbrilajn kapojn kaj kolojn. Junuloj estas ofte eĉ pli senbrilaj kaj havas malhelajn ŝultrojn, same kiel pli brunajn mantelojn kaj flugilojn.

Kompare kun aliaj birdoj, ili estas pli mezaj ĝis grandaj birdoj, kiuj kreskas inter 30–37 cm de longo kaj pezas 230 ĝis 425 g.

Flavbekaj kolomboj havas tre distingan alvokon, priskribitan kiel longa, alt-tona alvoko konsistanta je kuuu sekvita de tri notoj kuk-k'-k'-kuu. Ĝi sekvas ascendantan sonon. Ekflugante, la flugiloj de la birdoj kreas rimarkindan flugilfrapan bruon.[5]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Flavbekaj kolomboj estas oftaj tra sekaj arbaroj ĉefe en marbordaj Meksiko kaj Centrameriko, plej ofta en Rio Grande, kvankam malofta eĉ somere. Ili povas foje trovebla en Suda Teksaso, kun malpliiĝanta populacio. En preskaŭ ĉiuj areoj, ili estas rare videblaj dumvintre.[5]

Flavbekaj kolomboj havas kvar registritajn subspeciojn, nome la jenaj:[5]

  • restricta, Okcidenta Meksiko, el okcidenta centra Sonora ĝis Sinaloa (van Rossem 1930)
  • madrensis, Insulo Tres Marías (ĉe okcidenta centra Meksiko) (Nelson 1898)
  • flavirostris, malsupreo de valo Rio Grande en Teksaso tra sudorienta Sonora, Sierra Madre en Chihuahua, kaj San Luis Potosí suden ĝis Nikaragvo kaj orienta Kostariko (Wagler 1831)
  • minima, malaltaj teroj de Kostariko ĉe la Golfo de Nicoya (Carriker 1910)

Habitatoj povas varii. Flavbekaj kolomboj estas plej troveblaj en sekaj arbaroj kaj laŭlonge de riverbordaj malsekaj areoj.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ la epiteto de la scienca nomo.
  2. Laŭ la anglalingva nomo Red-billed pigeon kaj hispanlingva nomo paloma piquirroja, fakte la beko estas flava ĝenerale kaj ruĝa nur pinte.
  3. (2001) “A molecular phylogeny of the dove genera Streptopelia and Columba”, Auk 118 (4), p. 874–887. doi:10.2307/4089839.  Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Dunn, Jonathan L.. (2011) Birds of North America. Washington, D.C.: National Geographic, p. 264.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Red-billed Pigeon - Introduction | Neotropical Birds Online. Alirita 30-a de novembro 2019.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]