Universitato de Masaĉuseco ĉe Amherst
La Universitato de Masaĉuseco Amherst (angle University of Massachusetts Amherst; konata mallonge: UMass Amherst aŭ UMass) estas publika universitato situanta en Amherst (Masaĉuseco), Masaĉuseco, situanta sur preskaŭ 5,867 hektaroj en la pitoreska valo Pioneer de Okcidenta Masaĉuseco, 144 km for de Boston kaj 280 km de Novjorko. La universitato estis establita en 1863 kaj pli ol 32,000 studentoj studas tie kune kun pli ol 1,400 fakultatanoj [1]. Ĝi estas la frontmontra universitato kaj la plej granda kampuso en la universitata sistemo de la Universitato de Masaĉuseco, same kiel la unua kampuso kiu estis establita. La universitato estas membro de Five College Consortium, kun aliaj kvar kolegioj kiuj ankaŭ situas en la sama valo Pioneer.
La universitato ofertas 110 bakalaŭrajn programojn, 80 magistrajn programojn kaj 48 doktorajn programojn [2].
Billie Jean King, Jake Tapper kaj Shirley Ann Jackson estas inter tiuj, kiuj ricevis honordoktorecon de la institucio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La universitato estis establita en aprilo 1863 kaj komence temigis agrikulturajn studojn. La unua studento estis akceptita en 1875. Signifa kresko okazis komence de la 20-a jarcento, kaj kadre de tio, oni komencis instrui edukado kaj arto en la institucio [3].
Organizo
[redakti | redakti fonton]La universitato havas 12 lernejojn kaj altlernejojn:
- Stockbridge lernejo de Agrikulturo (1870)
- kolegio de Edukado (1907)
- kolegio de Humecoj & Bonaj Artoj (1915)
- lernejo de Publika Sano kaj Sanaj Sciencoj (1937)
- kolegio de Sociaj kaj Kondutaj Sciencoj (1938)
- Isenberg lernejo de Administrado (1947)
- kolegio de Inĝenieristiko (1947)
- Elaine N. Marieb kolegio de Flegado (1953)
- kolegio de Naturaj Sciencoj (2009)
- Manning kolegio de Informo kaj Komputilaj Sciencoj (2015)
- lernejo de Publika Politiko (2016)
Internaciaj rangigoj
[redakti | redakti fonton]- Ŝanhaja rangotabelo, loko 151-200 (2022)
- Times Higher Education, loko 201-250 (2022)
- QS University Rankings, 270-a loko (2022)
Por plia legado
[redakti | redakti fonton]- R. Sullivan, Steven. University of Massachusetts Amherst. (Arcadia, 2004; (ISBN 9780738535302))
- Greider, Katharine. UMass Rising - The University of Massachusetts Amherst at 150. (University of Massachusetts Press, 2013; (ISBN 9781558499898))
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "University of Massachusetts Amherst: At a Glance 2021-2022" Arkivigite je 2021-08-09 per la retarkivo Wayback Machine (PDF).
- ↑ UMass at a Glance. University of Massachusetts Amherst. Arkivita el la originalo je April 19, 2015. Alirita April 27, 2015 . Arkivigite je 2015-04-19 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Our DNA. Boston University. Arkivita el la originalo je October 2, 2011. Alirita May 4, 2021 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Steven Brewer, esperantisto kaj profesoro pri scienca edukado kaj instruaj teknologioj kaj estras la Biologian Komputikan Centron en tiu ĉi universitato.
- Lynn Margulis