Amigdalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Amigdalo formiĝas kiam la gasovezikoj aŭ vezikoj en vulkana lafo (aŭ aliaj ekstrusivaj magmorokaĵoj ) estas plenigitaj kun sekundara mineralo kiel ekzemple kalcito, kvarco, klorito aŭ unu el la zeolitoj. Amigdaloj kutime formiĝas post kiam la roko estis definitive lokigita, kaj estas ofte asociataj al malalt-temperatura ŝanĝiĝo. Amigdaloj ofte samcentre situas. Rokoj enhavantaj amigdalojn povas esti priskribataj kiel amigdalaj.

La termino estas derivita de la latina ( amygdala ) kaj de la greka ( αμυγδαλή ) vortoj por migdalo, reflektante la tipan formon de plena veziko.

Angle, en Usono oni parolas pri amygdule sed en Britujo oni preferas la latin-devenan amygdale.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]