Ampudia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ampudia
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34191
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 589  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 55′ N, 4° 47′ U (mapo)41.9148751-4.7792135Koordinatoj: 41° 55′ N, 4° 47′ U (mapo) [+]
Alto 840 m [+]
Areo 137,17 km² (13 717 ha) [+]
Ampudia (Provinco Palencio)
Ampudia (Provinco Palencio)
DEC
Ampudia
Ampudia
Situo de Ampudia
Ampudia (Hispanio)
Ampudia (Hispanio)
DEC
Ampudia
Ampudia
Situo de Ampudia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ampudia [+]
vdr

Ampudia [amPUdja] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Loko de Ampudia en la provinco Palencio.
La kastelo.
Portikara strato.
Colegiata de San Miguel.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 137,17 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 600 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 000 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 37 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipo Ampudia enhavas ankaŭ la jenajn loĝlokojn: Ampudia, Dehesilla, Esquileo de Abajo, Esquileo de Arriba, Monte la Torre, Rayaces, Valdebustos kaj Valoria del Alcor.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La urbo estis sidejo de episkopo kaj en ĝi estis konvento de Templanoj, alia de Aŭgustenanoj kaj aliaj de monaĥinoj Klaranaj. La historio de la urbo datas el la Frua Mezepoko kaj estis ligita al la familio Rojas el Sancho de Rojas ĝis Francisco de Sandoval y Rojas ĉe kiu oni kreis la Graflandon de Ampudia.

Sancho de Rojas, episkopo de Palencio kaj episkopo de Toledo, donis al sia nevo Pedro García de Herrera, Senjoro de Salvatierra la feŭdon de Fuent Pudia komence de la 15-a jarcento. Tiu ricevis de Johano la 2-a privilegion por institui heredan senjorlandon ĉe la urbo. Lia filo, Pedro García López de Ayala metos la blazonojn de Herrera, Ayala kaj Rojas ĉe la pordego de la kastelo.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Je la fino de la Antikva Reĝimo la loko iĝis municipo mem en la jurisdikcia partio de Palencio,​ kiu en la censo de 1842 enhavis 353 hejmojn kaj 1 836 lokanojn. En la 1970-aj jaroj la municipo kreskiĝis kaj aliĝis al Valoria del Alcor.

Parto de eksteraj scenoj de la filmo El Cid (1961), reĝisorita de la usonano Anthony Mann kun la ludado en la ĉefaj roloj de Charlton Heston kaj Sophia Loren, estis filmitaj en la municipo.

La urba kerno estis deklarita Histori-Arta Ensemblo en 1965 pro sia granda altirado kaj stratoj portikohavaj. Tio rezultis en grava altiro de turismo, ĉu kultura, rura aŭ semajnfina.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo Colegiata de San Miguel; la kastelo; la Muzeo de Religia Arto, en la iama konvento de San Francisko, fondita en la 17-a jarcento fare de la duko de Lerma; la Monaĥinejo de Nuestra Señora de Alconada.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]