Amusco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amusco
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34420
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 422  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 11′ N, 4° 28′ U (mapo)42.175555555556-4.4669444444444Koordinatoj: 42° 11′ N, 4° 28′ U (mapo) [+]
Alto 768 m [+]
Areo 78 km² (7 800 ha) [+]
Amusco (Provinco Palencio)
Amusco (Provinco Palencio)
DEC
Amusco
Amusco
Situo de Amusco
Amusco (Hispanio)
Amusco (Hispanio)
DEC
Amusco
Amusco
Situo de Amusco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Amusco [+]
vdr

Amusco [aMUSko] estas municipo en la suda centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Loko de Amusco en la provinco Palencio.
Preĝejo.
Ermitejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 78,86 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 414 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 150 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 20 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipo enhavas, krom Amusco, la submunicipon Valdespina.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La loka ekonomio estis helpita de la industrio de lano kaj de farunmuelejoj ĉe la rivero Ucieza. Ĝi estis la ekonomia kaj defenda centro de naŭ urboj: Amusco, Amayuelas de Suso, Amayuelas de Yuso, Támara, Alba, Ferrombrada, Piña de Campos, Veronilla kaj San Esteban. Tiu koalicio rezultis, ke la urbo estis forte muregigita, kaj disponis de nombraj subteraj defendaĵoj de varia konstrutipo. En la 15-a jarcento la urbo dekadencis kaj iĝis senjorlando de la familio Manrique.

Amusco estis grava centro de judoj en la provinco Palencio, kaj tial ekzistis ampleksa sinagogo konstruita en la 14-a jarcento, fare de don Pedro Manrique de Lara pere de lia administristo la juda Rabeno Ĝuce Milano. Ĝi estas duonsubtera, ĉar la leĝoj de Kastilio malpermesis, ke la sinagogoj superis la preĝejojn laŭ alteco. La nombra juda loĝantaro de Amusco, kiu plej verŝajne estis pli granda ol la kristana komunumo, ricevis permeson por la konstruado de granda sinagogo. La aktuala konstruaĵo estas konservata, ne kiel kultejo, sed orientita al turismo kiel kafejo, restoracio kaj gastejo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kaj la ermitejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]