Anĝelo de la Nordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anĝelo de la Nordo
statuo
skulptaĵo [+]
Koordinatoj54° 54′ 51″ N, 1° 35′ 22″ U (mapo)54.914111111111-1.5894166666667Koordinatoj: 54° 54′ 51″ N, 1° 35′ 22″ U (mapo)

Estiĝo15-a de februaro 1998
Konsekro15-a de februaro 1998

Map
Anĝelo de la Nordo
Vikimedia Komunejo:  Angel of the North [+]
vdr

La Anĝelo de la Nordo (angle Angel of the North) estas skulptaĵo farita de la angla skulptisto Antony Gormley. La statuo estas metita en Gateshead en Anglion kaj estas la plej granda el la statuoj metitaj en Brition.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La statuo estas statuo de anĝelo farita el ŝtalo. La alteco de la statuo estas proksimume 20 metroj kaj la malfermo de ĝiaj flugiloj de ekstremo ĝis fino estas 54 metroj (la statuo estas pli larĝa ol la alteco de la Statuo de Libereco en Usono).

La flugiloj de la anĝelo frontas antaŭen por egaligi la anĝelon kun brakumo. La statuo staras sur la supro de monteto preteratentanta la A1-aŭtovojon kaj la centran fervojan linion de la orienta marbordo [1].

Konstruado[redakti | redakti fonton]

La laboro pri konstruado de la statuo komenciĝis en 1994, kaj la konstrukostoj sumiĝis al ĉirkaŭ unu miliono da pundoj (plejparte financitaj de la Nacia Loterio de Britio). Pro sia loko, la statuo devis esti sufiĉe forta por trakti ventojn je rapideco de 160 km/h, tial la statuo estas stabiligita ene de fundamentoj kiuj inkludas 600 tunojn da betono, kiuj estas 20 metrojn profundaj.

La statuo estas farita el rustorezista ŝtalo kaj estis konstruita en Hartlepool Steel Fabrications Ltd en tri apartaj partoj: la korpo de la anĝelo, kiu pezas 100 tunojn, kaj ĉiu el la du flugiloj (pezante 50 tunojn ĉiu). La statuo estis alportita al la loko kaj kunvenita kie ĝi staras. La skulptaĵo estas kava, kaj farita el ŝtala skeleto kiu estas 50 mm dika kaj estas kovrita per "haŭto" farita el ŝtalo kiu estas 6 mm dika.

La konstruado de la verko finiĝis la 16-an de februaro 1998.

Pere de la klariga signo apud la statuo Gormley klarigas la celon de la statuo:

Homoj ĉiam demandas: "Kial anĝelo?" Mia sola respondo estas, ke la anĝelo havas tri celojn. Unu - historie - por memorigi al ni, ke kie staras la statuo, karbolaboristoj laboris en la minejoj dum ĉirkaŭ 200 jaroj; La dua - kompreni la estontecon kaj esprimi nian transiron de industria socio al la informa epoko; Kaj la tria - esti fokuso por niaj esperoj kaj timoj

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The history of the Angel of the North. Gateshead Council. Alirita 24 November 2011.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]