Antonov An-12

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el An-12)
Antonov An-12 por trovi submarŝipojn

Antonov An-12An-12 (NATO raportnomo: Cub) estas militista transportaviadilo kvarhelica. Ĝi estis kreita el la pasaĝeraviadilo Antonov An-10.

Ĝi unue flugis la 16-an de decembro 1956. Ĝi ne havas malantaŭan fiksan deklivan enirejon por veturiloj. Je la malantaŭo estas fiksitaj du 23 mm kanonoj.

Longtempe la An-12 estis unu el la plej uzataj transportaviadiloj de la rusa aerarmeo. Ĝis la produktfino en 1973 ĉirkaŭ 1.250 aviadiloj estis konstruitaj, el ili 200 por civilaj celoj. Aviadiloj estis eksportitaj al Afganujo, Alĝerio, Ĉinio, Hindio, Irako, Pollando, Sudano kaj Sirio.

Teknikaj datumoj de la AN-12BP[redakti | redakti fonton]

An-12 de Kosmos Airlines
Grando Datenoj
Produktaj jaroj 1956-1973
Produkta firmao Antonov
Enverguro 38,00 m
Longo 33,10 m
Alto 10,53 m
Flugilareo 121,70 m²
Flugilenverguro 38,00 m
Maso malplena ĉ. 28 t
Ŝarĝmaso ĉ 22 t
Startmaso ĉ. 61 t
Pasaĝeroj maksimume 132 laŭ versioj
Skipo 5
Vojaĝrapido 670 km/h
Maksimuma rapido 777 km/h
Necesa vojo por ekflugo/surterigo ca. 350 m
Maksimuma distanco 3.600 km
Motoroj kvar Iwtschenko AI-20M helicoj
Povo po 3.126 kW (4.250 PS)