Rusa Aerarmeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rusa Aerarmeo
emblemo
flago
aerarmeo
Komenco 12-a de aŭgusto 1912 vd
Antaŭe Sovetaj Aerfortoj vd
Lando(j) Rusio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Aera Forto de Rusio (ruse Военно-воздушные силы России, V ojenno- V ozduzhnye S ily Rossii (VVS)) estas ekde 2015 filio de la Rusaj Aeraj kaj Spacaj Trupoj [1].

La Rusa Mararmeo havas sian propran sendependan filion: la Rusa Maramea Aera Forto. La Rusa Aera Forto estas unu el la plej grandaj en la mondo laŭ armea ekipaĵo, sed malbona ekonomio kaj prizorgado signifis ke la forto ne estas same forta kiel sub la antaŭulo de Rusio, Sovetunio. Io ankoraŭ restas de la Malvarma Milito: Rusio, kune kun Usono, estas la nura kun dediĉitaj bombaviadiloj [2].

Konsisto[redakti | redakti fonton]

  • 4-a Aero kaj Aerdefenda Armeo
  • 6-a Aero kaj Aerdefenda Armeo
  • 11-a Aero kaj Aerdefenda Armeo
  • 14-a Aero kaj Aerdefenda Armeo
  • 45-a Aero kaj Air Defence Army
  • La transporta aerarmeo de Rusio
  • Long Range Bomber Command (Parto de Nuklea Triopo)

Historio[redakti | redakti fonton]

VVS estis fondita kiam Sovetunio disiĝis en decembro 1991. Rusio tiam atingis konservi 40% de la materialo kaj 65% de la dungitaro en la organizo, kiu ĝis tiam apartenis al Sovetunio. Rusio ankaŭ devis konservi la plej multajn el la komandoj: la Long Range Force (ruse Далняя Авиация, Dalnjaja Aviatsija) kiu havis la bombistojn kaj nukleajn armilojn, la Transporttrupon kaj la Front Force kiu havis ĉasaviadilojn, bombĉasaviadilojn kaj aliajn plurrolajn batalaviadilojn.

VVS partoprenis en tri militoj - la Unua Ĉeĉenia milito (1994-96), la Dua Ĉeĉenia milito (1999-2002) kaj la milito en Sud-Osetio (2008) [3].

Materialo[redakti | redakti fonton]

VVS havas proksimume 2,400 batalaviadilojn kaj 3,365 aviadilojn entute. Indas rimarki ĉi tie, ke multaj el tiuj estas en tre malbona stato kaj tial ne funkcias. VVS havis deziron forigi multon da ĉi tiu malnova ekipaĵo, kaj aĉeti novan ekipaĵon kun pli bona teknologio anstataŭe. Malbonaj financoj, kiuj estis la kialo de la malbona prizorgado en la unua loko, malhelpis tian ekipaĵon renovigon. Ĝisdatigaĵoj tial estis aranĝitaj sur iuj el la ekzistantaj ekipaĵoj anstataŭe, same kiel kelkaj minimumaj investoj en novaj aviadiloj.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Russia creates new Aerospace Force service branch Arkivigite je 2015-12-27 per la retarkivo Wayback Machine, janes.com, 4 August 2015
  2. Austin & Muraviev, The Armed Forces of Russia in Asia, Tauris, 2000, p.235
  3. General Heikki Nikunen, The Current State of the Russian Air Force Arkivigite je 2009-10-15 per la retarkivo Wayback Machine, last updated 2005

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dec. 2021 ĉe 15:40 Russlands flyvåpen en la a Vikipedio.