An American in Paris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usonano en Parizo
filmo
Originala titolo An American in Paris
Produktadlando  Usono
Originala lingvo ĉefe angla lingvo
Kina aperdato 4-a de oktobro 1951
Daŭro 113 minutoj
Ĝenro Muzikalo/Romanco
Kameraado Alfred Gilks, John Alton
Buĝeto Usona $2.723.903
Reĝisoro(j) Vincente Minnelli
Produktisto(j) Arthur Freed
Scenaro Alan Jay Lerner
Filmita en  Francio
 Usono
Loko de rakonto Parizo
Muziko de George Gershwin
Ira Gershwin
Ĉefrolantoj Gene Kelly
Leslie Caron
Oscar Levant
Produktinta firmao Loew's
Metro-Goldwyn-Mayer
Distribuo Metro-Goldwyn-Mayer
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio, Kolora • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Scenaro • Akademia Premio por la Plej Bona Kostuma Dezajno, Kolora • Akademia Premio por la Plej Bona Arta Direktado, Kolora • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Muziko en Filmo • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

An American in Paris (anglalingve signifas "Usonano en Parizo") estas 1951-a muzikala dancada filmo inspirita de klasika komponaĵo fare de George Gershwin. En la filmo aktoris Gene Kelly, Leslie Caron kaj Oscar Levant, kaj Kelly faris la koreografion. La fino de la filmo estas 18-minuta baleto kun Kelly kaj Caron, tiu sceno mem kostas pli ol duono de miliono da dolaroj. Ĝi estas ofte kritike listigita inter la plej bonaj muzikaloj en kino-historio.

An American in Paris gajnis ses Akademiajn Premiojn, inkluzivante premio por plej bona filmo de 1951. Ĝi estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial konservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.