Anama Montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Anama Montaro en la distrikto Hương Sơn, Provinco Hà Tĩnh, Vjetnamio.
Pejzaĝo sude de la Anama Montaro apud Hoi Yen, Provinco Quảng Nam, Vjetnamio.

La Anama Montaro (france Chaîne annamitique; laŭe ພູ ຫລວງ Phou Luang; vjetname Dãy (núi) Trường Sơn) estas montaro de orienta Hindoĉinio. Ĝi etendiĝas proksimume 1100 km tra Laoso, Vjetnamio, kaj malgranda areo en nordorienta Kamboĝo.

La plej altaj punktoj de la montaro estas 2,819 m alta Phou Bia, 2,720 m alta Phu Xai Lai Leng kaj Ngọc Linh (Ngoc Pan), 2598 m. Tiu lasta estas sur la nordokcidenta areo de la Triasa masivo Kontum, en centra Vjetnamio.[1] Gravaj montopasejoj estas Nape kaj Mụ Giạ.

La Anama Montaro iras paralele al la marbordo de Vjetnamio, en milda kurbo kiu dividas la basenon de la rivero Mekongo el la mallarĝa marborda ebenaĵo de Vjetnamio laŭlonge de la Sudĉina maro. Plej el la krestoj estas en la Laosa flanko. La orienta deklivaro de la montaro staras krute el la ebenaĵo, drenita de nombraj mallongaj riveroj. La okcidenta deklivaro estas pli milda, formante gravajn altebenaĵojn antaŭ descendi al la bordoj de la rivero Mekongo. La montaro mem havas tri ĉefajn altebenaĵojn, el nordo al la sudo: nome Altebenaĵoj Phouane, Nakai kaj Bolaven.

Laoso kuŝas ĉefe ene de la Mekonga baseno, okcidente de la dividejo, kvankam plej el la Provinco Huaphanh kaj parto de la Provinco Siangĥuang (kie estas la fama Plataĵo de la Kruĉoj) kuŝas oriente de la dividejo. Plej el Vjetnamio kuŝas oriente de la dividejo, kvankam la Vjetnama regiono Tây Nguyên (Centraj Altaĵoj) kuŝas okcidente de la dividejo, en la Mekonga baseno.

"An-nam" signifas en ĉina "pacigi la sudon", reference al la loko de la regiono relative al Ĉinio.

18° 35′ 30″ N 103° 48′ 0″ O / 18.59167 °N, 103.80000 °O / 18.59167; 103.80000 (mapo)Koordinatoj: 18° 35′ 30″ N 103° 48′ 0″ O / 18.59167 °N, 103.80000 °O / 18.59167; 103.80000 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Southern Annamites montane rain forests En webarchive [1] 1a de oktobro, 2010