Saltu al enhavo

Anastasio López Luna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Anastasio López Luna
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1913 (1913-11-30)
Morto 3-an de aŭgusto 1995 (1995-08-03) (81-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Argentino Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Anastasio LÓPEZ LUNA (naskiĝis en 1914; mortis la 3-an de aŭgusto 1995 en Valentín Alsina, Argentino) estis argentina esperantisto, dumviva membro kaj aŭtoro de prozaĵoj kaj teatraĵoj en la hispana kaj Esperanto.

En Esperanto li aperigis duoncenton da volumoj, sed lia plej legata verko restas eble la hispanlingva Zamenhof, iniciador de Esperanto (1948), tradukita en plurajn lingvojn.

Citaĵo
 Mi legis kun plaĉo kaj profitdona intereso la historion, aŭ romanecan biografion de doktoro Bovoro kiu neniam ekzistis. Gustumante la paĝojn de tiu verko, mi havis la senton ke la fikcia disvolviĝo de la rakontitaj faktoj nepre

devus havi aŭtentikecon aŭ ekvivalenton por ke ni pli bone lernu la lecionon plej varian de la homvivo. Tamen, ĉiu el ni konis iun ajn sinjoron Bovoron kiu kondutis sin, aŭ oni devigis lin konduti sin tiel, laŭ simila maniero — laŭ plej variaj nuancoj— por ke ni kredu je blufoj, ironiaĵoj kaj satira vero ĉiutaga. Eble ni ne scios rigardi nin en la mondan magian spegulon, en kies fono doktoro Bovoro kaj liaj ĉirkaŭantaj figurantoj rolas komedie: simile, eble, al ni. Jen humoro, seriozeco kaj naiveco: do senbrida kaj natura filozofio de la vivo. La lingvo, en tiu libreto centpaĝa, kserografie presita, fluas tre bone kaj akorde kun la celo de la argumento ĉiam vigla. Malmultaj eraroj lingvaj troviĝas, laŭ mia aprezo. En paĝo 13, estas presita nekorekta «sia», anstataŭ «lia». En paĝo 26, mi estus skribinta «geedziga ceremonio», anstataŭ «edziga». En paĝo 55: «viŝis ŝviton sur sia frunto», anstataŭ «de sur».

La frontpaĝo estas tre malbela pro fuŝe desegnitaj titolliteroj: bedaŭrinde, ĝi impresas tre malfavore, ne alloge. 
— G. MORA. Boletín n246 (jul 1981)