Andamana palumbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Andamana palumbo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Andamana palumbo Columba palumboides
(Hume, 1873)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Andamana palumboAndamana kolombo (Columba palumboides) estas birdospecio de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu estas loĝanta reproduktanta birdo kiel endemio en la insularoj Andamanoj kaj Nikobaroj, sudoriente de Barato kaj tre for de la Hinda subkontinento.

Tiu birdospecio estas 36 ĝis 41 cm longa kun pezo de 500 ĝis 520 g. Ties kapo estas blankece helgriza, ankaŭ al kolo kaj brusto, kun ruĝa flav-pinta beko kaj ruĝaj okulringoj. Ankaŭ la piedoj estas ruĝaj. La cetero de ties korpo estas griza, malhela ĉe flankoj kaj la subaj partoj kaj pli malhela en flugiloj kun nigrecaj flugilpintoj. Estas verdaj briloj en la malantaŭa kolo. La ino estas pli malhela en kapo kaj kolo.

Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Ĝi loĝas en densaj arbaroj, kie ili vivas pare sed ankaŭ formas malgrandajn grupojn. Tiu kolombo manĝas ĉefe figojn kaj berojn. Pro tio ĝi estis iam klasita en iama genro Carpophaga.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Gibbs, Barnes kaj Cox, Pigeons and Doves (Pica Press 2001) (ISBN 1-873403-60-7)
  • del Hoyo J., Elliott A. & Sargatal J. (1997) Handbook of the Birds of the World, Volume 4, Sandgrouse to Cuckoos. BirdLife International, Lynx Edicions, Barcelona, 679 p.
  • Prin J. & G. (1997) Encyclopédie des Colombidés. Éditions Prin, Ingré, 551 p.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]