Andor Jaross
Etoso
Andor Jaross | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de majo 1896 en Čechy |
Morto | 11-an de aprilo 1946 (49-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Pafvundo ![]() |
Ŝtataneco | Hungario Ĉeĥoslovakio ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto ![]() |
Andor Jaross [jaroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jaross Andor estis hungara politikisto, ministro. Lia nobela antaŭnomo estis nemesmiticzi.
Andor Jaross [1] naskiĝis la 23-an de majo 1896 en Hungara reĝlando en Komáromcsehi (nuntempa Čechy en Slovakio). Li mortis la 11-an de aprilo 1946 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Andor Jaross komencis politikadi en la ĵus naskiĝinta Ĉeĥoslovakio. En 1935 li estis elektita membro de la ĉeĥoslovakia parlamento, kie li politikadis por la hungara minoritato. Post 3 jaroj li estis membro de la hungara parlamento, eĉ titulara ministro. Baldaŭe li fondis nazian partion. Li estis signifa motoro de deportado de judoj. Depost la 2-a mondmilito li estis kondamnita je morto.