András Ádány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Ádány
Persona informo
Naskonomo Adányi András
Naskiĝo 27-an de decembro 1715 (1715-12-27)
en Dormánd
Morto 12-an de decembro 1795 (1795-12-12) (79-jaraĝa)
en Esztergom
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

András Ádány [andrAŝ AdAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ádány András estis hungara jezuito, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Adány, Ádányi, Adányi.

András Adányi[1] naskiĝis la 27-an de decembro 1715 en Dormánd, li mortis la 13-an de oktobro 1795 en Esztergom (aliaj fontoj mencias aliajn datenojn!).

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Ádány aliĝis al la jezuitoj en 1732, poste li instruis en pluraj gimnazioj. Li akiris diplomon en 1752, poste li instruis en Győr, pli poste en Nagyszombat. Li estis predikisto en pluraj urboj, ekde 1760 li instruis en Jezuita Universitato de Nagyszombat, kie li estis ankaŭ dekano. En 1773 funkciado de la jezuitoj estis malpermesitaj, tial li poste estis lernejestro ĝismorte en Esztergom.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Fastorum Hungariae Pars I. et II. (1742)
  • Institutiones physicae generalis (1744)
  • Philosophiae naturalis pars prima seu physica generalis (1755)
  • Pars recentioris physicae (1756)
  • Ode, quam Ant. Vörös, dum gymnasium Strigoniense inviseret, obtulit. (1777)
  • Ode ad primum lapidem gymnasii Strigoniensis, cum in fundamenta dimitteretur (1779)
  • Odae non paucae viris et rep. litteraria bene meritis nomine gymnasii Strigon... (1781)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]