András Eőssi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Datenoj de la informkesto estas falsaj!

András Eőssi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1519 (1519-11-30)
en nekonata
Morto 30-an de novembro 1599 (1599-11-30) (80-jaraĝa)
Ŝtataneco Princlando Transilvanio
Okupo
Okupo teologo
vdr

András Eőssi [andrAŝ Oŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Eőssi András estis hungara riĉa nobelo, fondinto de sabatista religio.

Pri datenoj pri naskiĝo kaj morto de András Eőssi[1] ekzistas nur supozoj, li vivis en Szenterzsébet (Transilvanio, nuntempa Eliseni en Rumanio), kie plejparte etendiĝis la familia bieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Oni scias malmulte pri la fruaj jaroj de András Eőssi. En 1567 li aliĝis al unitariismo. Lia vivo estis vico de tragedioj, mortis lia edzino, ankaŭ 3 idoj. Li trovis pacon en la religio, li multe legis la religian literaturon, sed li ne havis teologian diplomon. Eőssi havis kontakton kun la germana teologo de:Matthias Vehe kaj tradukis partojn de sia verko al la hungara. Ĉirkaŭ 1588 li iĝis unu el la fondintoj de la transilvanaj sabatistoj. Li verkis plurajn religiajn kantojn, psalmojn, en kiuj li propagandis la sabatismon. En siaj skribaĵoj Eőssi argumentis interalie, ke al la Nova Testamento ne estis koncedita jura statuso kaj tiel ne povis anstataŭigi la Malnovan Testamenton. Post la morto de siaj edzino kaj infanoj Eőssi adoptis Simon Péchi-n kaj sendis lin eksterlanden por studvojaĝo. Parte paralizita kaj ligita al lito dum pluraj jaroj Eőssi mortis ĉirkaŭ 1600. La unua grava studo pri sabatistoj estis eldonita en la hungara en 1899.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

Dum vivo de Eőssi neniam aperis presita eldono pri liaj kontribuoj, ili ekzistis en manuskriptoj.

  • Szombatos énekek (1970)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]