András Kern
Aspekto
András Kern | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de januaro 1948 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1970) |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatra reĝisoro voĉaktoro filmreĝisoro kantisto scenaristo |
András KERN [andrAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kern Andás estas hungara aktoro, voĉoaktoro, kantisto kaj reĝisoro.
András Kern naskiĝis la 28-an de januaro 1948 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]La juna András Kern jam havis sukcesojn en Hungara Televizio en 1962, poste li faris etfilmon, kiu gajnis la unuan lokon. Li finis la studadon en Teatra kaj Filma Altlernejo de Budapeŝto en 1970, poste li havis rolojn en diversaj teatroj, en hungaraj televizioj kaj en Hungara Radio. Li estas konstanta hungara voĉo de Woody Allen. Li ricevis diversajn premiojn.
Roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 102 filmoj (ankaŭ televiziaj) inter 1963-2011, ekzemple Ferenc Sánta: Dudek horoj (filmo), 1965; Lumaj ventoj 1968, Sonĝoaŭto, 2000
- diversaj teatraĵoj, ekzemple William Shakespeare: Romeo kaj Julieta; Arthur Miller: Morto de la agento; Barillet-Grédy: A kaktusz virága (Floro de la kakto); Ferenc Molnár: Játék a kastélyban (Ludo en la kastelo)
- 6 reĝisoradoj inter 1966-1983
- 7 diskoj inter 1985-2010