András O. Vértes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

András O. Vértes [andrAŝ vErteŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Vértes O. András estis hungara lingvisto, profesoro, instruisto, ekstera membro de Suomia Scienca Akademio. Lia patro estis József O. Vértes.

András O. Vértes [1] naskiĝis la 26-an de aprilo 1911 en Budapeŝto. Li mortis la 26-an de junio 1997 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András O. Vértes post abituriento (1929) li nelonge lernis en benediktana lernejo en Pannonhalma, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1935. Li lernis precipe de Zoltán Gombocz kaj Sándor Eckhardt. En la sekva jaro li ekinstruis en faklernejo en Újpest, ekde 1948 li instruis en altlernejo. En 1957 li estis forigita el la altlernejo pro politikaj kaŭzoj, sed li ricevis postenon en lingvista instituto. En 1976 li emeritiĝis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ismeretlen középkori magyar verssorok (Mezepokaj nekonataj hungaraj poemetoj), (1934)
  • Az u és v hangok jelöléstörténetéhez (1948)
  • A hanglejtés legrégibb grafikus ábrázolása (1954)
  • Tallózások helyesírásunk történetében (1959)
  • Gedanken über die Farben bei Heinrich Seuse (1966)
  • L'importance croissante de la logopédie dans le monde actuel (1975)
  • Érzelmi világunk és a nyelv történeti változásának kölcsönhatása (1986)
  • The antecedents of Quantitative versification in the historical phonetics of Hungarian (1991)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.