André-Jacques Garnerin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
André-Jacques Garnerin
André-Jacques Garnerin en 1802
André-Jacques Garnerin en 1802
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1769 (1769-01-31)
en Parizo
Morto 18-an de aŭgusto 1823 (1823-08-18) (54-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Jeanne Geneviève Labrosse
Parencoj Élisa Garnerin
Jean Baptiste Olivier Garnerin
Okupo
Okupo inventisto • balonisto • inĝenierofizikisto • stuntisto
vdr

André-Jacques Garnerin (naskiĝis la 31-an de januaro 1769, mortis la 18-an de aŭgusto 1823) estis aerbalonisto kaj la inventinto de la senkadra paraŝuto. Li nomumiĝis "oficiala aerveturisto de Francio".

Garnerin naskiĝis en Parizo. Li estis kaptita de britaj trupoj dum la dua fazo de la Napoleonaj Militoj (1792-1797), estis transdonita al la aŭstra armeo kaj kiel militkaptito tenita en la urbo Buda de Hungario (parto de la nuna urbo Budapeŝto) dum tri jaroj. Garnerin mortis en konstrua akcidento kiam li estis frapita per ligna trabo dum fabrikado de balono en Parizo la 18-an de aŭgusto 1823.

Lia unua paraŝuta salto cetere estis rememorigata per la retejo Google la 22-an de septembro 2013.

skema bildigo de la unua paraŝuto de Jacques Garnerin, provita de li mem la 22-an de oktobro 1797 en la parko de Mousseaux (Francio)