André Védrine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

André VÉDRINE estis franca esperantisto, kiu pasigis la plejparton de sia vivo en Lyon (Liono), departemento Rodano. Li naskiĝis la 20-an de junio 1914, kaj sekvajare, do en 1915, lia patro estis pafita. Kiam li estis nur 8 jaraĝa, li malkovris esperantan kurson en virina gazeto de sia patrino. Li lernis la esperantan lingvon kiam li estis en la liceo. Konvenkita militanto, li gluis kun siaj amikoj (Victor Demare, Augustin Piallat), afiŝojn por anonci la kurson de Lydia Zamenhof, en Liono en 1935.

Redaktoro de «Ĝis mil», gazeto de la esperantistaj instruistoj ĝis 1941, kiam li decidis plu instrui dum tage kaj studis medecinon nokte dum 2 jaroj. Poste li komencis sian karieron de laboratorio-kuracisto, kaj ĉiam for, lia energio denove servos la esperantistan agon nur kiam li estos emerita.

Dum la milito, la liona esperantista grupo ĉesis aktivi kaj metis sian bibliotekon en la urban bibliotekon, kie la libroj dormis en la konservejo, neniu estis scianta kion fari kun tiuj libroj.

En 1977, oni permesis al André Védrine esplori tiun konservejon. Li legis la librojn, preparis slipojn kaj skribis katalogon de la esperantistaj libroj de tiu biblioteko. Ni opinias ke la samideanoj pli ofte konsultu ilin, por ke la deĵorantoj de la biblioteko ne konsideru ilin kiel senvalorajn librojn. Ili hodiaù ankoraŭ kuŝas en la urba biblioteko de Liono «La Part Dieu».

Fininte tiun laboron, li komencis alian formikan taskon, ĉar sen komputilo estas malfacile trovi la spurojn de la esperanta movado en la rodanalpa regiono kaj departemento Saône et Loire. Pro tio, helpita de sia edzino, li legis ĉiujn gazetojn aŭ ĵurnalojn kiujn li povis trovi en la departementaj arkivoj de Seine et Marne, Parizo kaj Versailles, ekde majo 1895 ĝis 1986. Tio daŭris 8 aŭ 9 jarojn. Ĉiufoje, kiam li trovis la avizon de esperanta agado aŭ la nomon de esperantisto konata de li, li notis. Tiel en 1988, li povis skribi sian libron «Rhône-Alpes: Espéranto et Espérantistes 1895-1986».

Li estis ankaŭ fakdelgito kaj dumviva membro de UEA. Lia malforta koro, ekde sia juneco, tamen permesis al li vivi dum 93 jaroj, ĝis la 28-a de aprilo 2007. Ŝajnas ke Esperanto estas bona kuracisto.