Konsiloj. Sugestoj de malnova Esperantisto. Ĉe la aŭtoro, 1934(?) 56 pĝ.
„ La aŭtoro plendas, ke la nuna E -movado senvigligas. Li kulpigas pro tio ne nur la
mondkrizon sed ankaŭ la gvidantajn esp.istojn, kiuj ofte estas tro egoismaj kaj krome post varbado ne sufiĉe atentas la bezonojn de junaj noventuziasmigintaj homoj. La komencon de tiu interna krizo laŭ Pino alportas la Kongreso de Helsinki kun la malfavora kontrakto; en la jaroj post la Viena kongreso la tempo de la grandaj sukcesoj definitive estas forpasinta. La broŝuro samtempe estas admono, uzi niajn fortojn ne dise sed per koncentrigo. Ĝi severe kritikas la aferetemon de UEA kaj insistas pri la graveco eĉ de la ŝajne plej
sensignifa samideano. La rimarko rilate la varbadon inter fervojistoj almenaŭ ne validas por Aŭstrio.
La libro, kies fontoj parte estas artikoloj, publikigitaj en „La Suno hispana“ estas
sufiĉe korekte skribita. Kiel ĉefajn erarojn mi menciu „La pli muitaj“ kiel superlativo,
„same ol“, „profiti” anst. „profitigi”; intermiksadon de „kaŭzo” kaj „afero” (Sache), de
„bedaŭro” kaj „domaĝo” (Schade), de „prave” kaj „ĝuste”, uzon de „laŭ” kiel konjuukcion, de „enteni“ anst. „enhavi", Krome estas malgustaj la esprimoj „la plej ĉeestata kongreso kiel (anst. el) ĉiuj aliaj” „skribi artikolon sur gazeto”. La trouzo de neadoj estas romanismo. Bona neologismo estas „kotizan’aro”. ”
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.