Andrea Malek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrea Malek
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1968 (1968-03-13) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Patro Miklós Malek (pli aĝa)
Patrino Mária Toldy
Frat(in)o Miklós Malek (pli juna)
Edz(in)o Walter Lochmann • Gábor Princz
Okupo
Okupo aktorokantisto
TTT
Retejo http://www.malekandrea.hu
vdr

Andrea Malek, laŭ hungarlingve kutima nomordo Malek Andrea estas hungara aktoro kaj kantisto. Ŝia patro estis Miklós Malek (pli aĝa), patrino Mária Toldy, frato Miklós Malek (pli juna).

Andrea Malek[1] naskiĝis la 13-an de marto 1968 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andrea Malek frekventis muzikan bazlernejon, poste muzikartan mezlernejon en sia naskiĝurbo, kie ŝi ricevis pianlecionojn. Ŝi akiris diplomon en Teatroarta Altlernejo en 1989. Jam dum la studentaj jaroj ŝi havis teatrajn rolojn. En 2016 ŝi fondis duopon, kie ili kantis ankaŭ hungarajn popolkantojn. Ŝi ricevis premiojn inter 1991-2002. Ŝi unue edziniĝis en 1994 kaj naskis 2 filojn, due en 2009 kaj naskis filinon. Pro la dua edzo ŝi ofte vivis en Vieno inter 2009-2017.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Mennyből a telefon - Clementina (Operetoteatro (Budapeŝto))
  • Játszd újra, Sam (1987, Gaja Teatro)
  • Evita - titolrolo (1988–1993)
  • Chicago - Roxie Hart (1989, 2001)
  • Nyomorultak - Fantine (1990)
  • Hello, Dolly! - Ermengarde (1989)
  • Macskák - Grizabella (2007, Teatro Madách)

Elektitaj televiziaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Alpesi történet (1989)
  • Szomszédok (serio, 1989–1993)
  • Ketten Párizs ellen (serio, 2015)

Aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]