Andrew Adamson
Aspekto
| Andrew Adamson | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Andrew Adamson | |||||
| Naskonomo | Andrew Ralph Adamson | ||||
| Naskiĝo | 1-an de decembro 1966 (59-jaraĝa) en Aŭklando | ||||
| Ŝtataneco | Nov-Zelando | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | filmreĝisoro • filmproduktoro • scenaristo | ||||
| Aktiva en | Nov-Zelando vd | ||||
| Aktiva dum | 2001– vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Andrew Ralph Adamson (naskiĝis la 1-an de decembro 1966) estas novzelanda reĝisoro, kinproduktoro kaj scenaristo vivanta ĉefe en Los-Anĝeleso, kie li faris la animaciajn filmojn, Shrek kaj la sekvaĵon Shrek 2 per kiuj li honoriĝis por Akademia Premio ("Oskaro"). Li estis direktoro, plenuma produktoro kaj scenaristo por la produktado de la filmo La Kronikoj de Narnia: La Leono, la Sorĉistino kaj la Ŝranko en 2005. Krome li interalie laboris pri la filmoj Batman Forever kaj la sekvaĵo Batman & Robin kiel kontrolisto de vidaj efektoj.
Li estis nomumita membro de la Nov-Zelanda Ordeno de Merito en la Naskiĝtagaj Honoroj de 2006 favore al Elizabeto la 2-a.

