Saltu al enhavo

Andrew Boorde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreas Perforatus
(1490-1549)
Portreto de Andreas Perforatus
Portreto de Andreas Perforatus
Persona informo
Andrew Boorde
Naskiĝo 1490
en Borde Hill Garden, Holms Dale, Sussex, Anglio
Morto 11-an de aprilo 1549[1]
en Londono, Anglio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Oksfordo
Universitato de Montpellier
Profesio
Okupo esploristo
kuracisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andrew Boorde estis angla kuracisto, poeto, vojaĝisto, verkinto de la unua gvidlibro pri Eŭropo kaj persona kuracisto en la lastaj tagoj de Henriko la 8-a[2].

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Naskita ĉe Boords Hill, Holms Dale, Sussex, li estis edukita ĉe la Universitato de Oksfordo, kaj estis akceptita kiel membro de la kartuziana ordeno kiam ankoraŭ li estis malpliaĝa. En 1521 li estis sendevigita el religio por ke li povu funkcii kiel sufraganepiskopo de Chichester, kvankam li neniam fakte okupis la oficon, kaj en 1529 li estis liberigita de siaj monaĥaj promesoj, ne povinte elteni, kiel li diris, "la rigoreco de mia religio".

Li tiam iris eksterlanden por studi medicinon, kaj ĉe lia reveno estis alvokita por alzorgi la Dukon de Norfolk. Li poste vizitis la universitatojn de Orléans, Poitiers, Tuluzo, Montpellier kaj Wittenberg, vidis la praktikon de kirurgio en Romo, kaj iris pilgrimade al aliaj nacioj ĝis Compostela en Galegio. En 1534 Boorde estis denove en Londono ĉe la Charterhouse Monaĥejo, kaj en 1536 li skribis al Kromvelo (1485-1540), plendante ke li estis sentis sin kvazaŭservute tie.

Kromvelo metis lin ĉe libereco, kaj post distri lin ĉe sia domo en "Bishop's Waltham", en Hampŝiro, ŝajne konfidis al li mision malkovri la opinion de la publika sento eksterlande rilate la anglan reĝon. Li skribis al Kromvelo el diversaj lokoj, kaj el Katalunio Andreo sendas al li la semojn de rabarbo, ducent jarojn antaŭ ol tiu planto esti ĝenerale kultivita en Anglio.

Du leteroj en 1535 kaj 1536 al la prioro de la Charterhouse maltrankvile argumentas por lia kompleta liberigo el la monaĥaj promesoj. En 1536 li studis medicinon en Glasgovo. Li vizitadis la domon de la Grafo de Arran kaj Lord Avondale, kaj kolektis siajn observaĵojn pri la skotoj kaj la "konduta dispozicio de skota viro", ne ami nek favori anglon".

Proksimume 1538 Boorde komencis sian plej ampleksan vojaĝon, vizitante preskaŭ ĉiujn landojn de Eŭropo krom Rusio kaj Turkio, kaj farante sian vojon al Jerusalemo. El tiuj vojaĝoj li skribis plenan itineron, perditan de Kromvelo, al kiu ĝi estis sendita.

Li finfine ekloĝis ĉe Montpellier kaj antaŭ 1542 kompletigis sian "Fyrst Boke of the Introduction of Knowledge" ("Unua Libro pri la Enkonduko de la Scio"), kiu estas konsiderata la plej frua gvidlibro pri la eŭropa kontinento, lia "Dietary" ("Libro pri dieto") kaj lia "Brevyary" ("Kanonika libro pri la liturgio de la horoj"). Li verŝajne revenis al Anglio en 1542, kaj vivis ĉe Winchester kaj eble ĉe Pevensey.

John Ponet (1514-1556), episkopo de Winchester, en "Apology against Bishop Gardiner", rilatas kiel demando pri komuna scio ke en 1547 kuracisto Boord, kuracisto kaj sankta viro, kiu daŭre konservis la kartuzian regulojn de fastado kaj portado de harĉemizo, estis kondamnita en Winchester pro konservado en sia domo de tri "liberalajn virinojn".

Pro tiu delikto, ŝajne, li estis malliberigita en la Prizono Floto, kie li faris sian testamenton la 9-an de aprilo 1549. Tio estis pruvita la 25-an de la sama monato. Thomas Hearne (1678-1735) diris ke li vagadis ronde kiel ĉarlatana kuracisto tra la kamparaj foiroj, kaj tial oni senpripense supozis ke li estis ia origina klaŭno.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]